Komuna deklaracio de la Laikaj, Humanistaj, Ateistaj kaj Liberpensaj Asocioj

Rifuzon de la restarigo de la « delikto de blasfemo » ! Necesas aboli ĝin ĉie kie ĝi plu ekzistas !

De 1999, la Organizaĵo de la Islama Konferenco, kies sidejo situas en Dĵeda (Saŭd-Arabio), kaj kiu kunigas 57 Ŝtatojn, postulas la agnoskon de internacia traktato por difini kaj malpermesi la « blasfemon ».

Sekve de la afero pri la provokema video-anonco de filmo, kies veraj mendintoj estas ne ankoraŭ konataj, sed enkadriĝas en la supozata « Konflikto de Civilizacioj » kaj en kunteksto de manifestacioj, foje mortigaj, sed ĉiam zorge kun-aranĝitaj, la Organizaĵo de la Islama Konferenco promociis ĉe UNO tekston (lastmomente forpuŝitan) por instigi al subpremo de tiuj kiuj ofend-celas « religiajn simbolojn kaj sanktajn personojn ».

Sammomente, en Grekujo, lando kie la delikto de blasfemo plu ekzistas, juna civitano estis malliberigita ĉar li mokis pretenditan « sanktulon » de la ortodoksa kristanismo ĉe iu Retejo.

La 27an de septembro, la rusa Parlamento, subtenata de la ortodoksaj kaj musulmanaj aŭtoritatoj, decidis plifortigon de la subpremo koncerne la saman temon.

En Hindujo, la katolikaj instancoj ĵus riproĉis al la cenzuro, ke ĝi ne severas kontraŭ filmo de Bollywood « kiu fi-kritikas la katolikismon ».

En Francujo, katolikaj medioj postulas, okaze de teatraĵoj aŭ de ekspozicioj taksataj « blasfemaj », la malpermeson de iliaj diskonigoj.

En pluraj lokoj de Eŭropo, la « delikto de blasfemo » plu enestas la leĝarojn, eĉ se la forto de la publikaj opinioj kiuj inklinas al la konscienc-libereco, malhelpas ke ĝi estas aplikata. En Francujo mem, en Alzaco, ĝi estis aplikata, antaŭ jaroj, kontraŭ aktivuloj de Act-Up, reference al la germana Jura Kodo kiu daŭre aplikiĝas en Alzaco-Mozelo.

Kaj ĝuste en tiu momento, kiam la Eŭropa Unio, pere de sia Alt-reprezentantino pri eksterlandaj aferoj kaj pri la politiko de sekureco, Sino Ashton, decidis subskribi deklaracion kun la Organizaĵo de la Islama Konferenco, la ĝenerala sekretario de la Ligo de arabaj Ŝtatoj kaj la Prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, komunikaĵon kiu diris : « Ni kredas je la graveco respekti ĉiujn profetojn, je iu ajn religioj ili rilatas ».

Tiu sinteno nur faciligas la atencojn al la esprim-libero kaj la intensigon de la subpremo, ĝi endanĝerigas, ne nur en Eŭropo, ĉiujn sekularajn kaj laikajn leĝarojn, kiuj organizas aŭ protektas la liberecon de konscienco, de presado kaj de kreado. Ĝi endanĝerigas la liberecon kaj la fizikan sekurecon de ni ĉiuj, ĉar ĝi estas komenco de totala arbitro.

La organizaĵoj subskribintaj, postulas la retiron de tiu deklaracio, la ĉesigon de la kondamnoj kontraŭ ĉiuj personoj kulpigitaj je la nomo de la tre reakcia « delikto de blasfemo ».

Subskribintaj asocioj :

  • Fédération nationale de la Libre Pensée française (FNLP)
  • Ligue de l’Enseignement
  • Ligue des Droits de l’Homme (LDH)
  • Union Rationaliste
  • Conseil National des Associations Familiales Laïques (CNAFAL)
  • Mouvement « Europe et Laïcité » (CAEDEL)
  • Union des Athées
  • Association « Laïcité-Liberté »
  • La Libre Pensée Autonome (Bouches-du-Rhône)
  • National Secular Society (Britujo)
  • Atheism UK (Britujo)
  • Freethought Information Service UK (Britujo)
  • Freethought History Research Group (Britujo)
  • Liberpenso de Luksemburgo
  • Liberpenso de Genevo (Svisujo)
  • Association vaudoise de la Libre pensée (ALVP-Svisujo)
  • Itala Nacia Asocio de la Liberpenso « Giordano Bruno »
  • Federacio de la Liberpensuloj (Aŭstrujo)
  • Liberpenso de Brandenbourg (Germanujo)
  • La Liberpenso de Grekujo « La amikoj de Hipatia »
  • Association Belge des Athées
  • Centro por la libereco de esplorado ONLUS (Italujo)
  • Nationale Institute of Francois Marie Voltaire (Slovakio)
  • Europa Laica (Hispanujo)
  • Unio de la Ateistoj kaj Liberpensuloj de Katalunio (Hispanujo)
  • Sidmennt the Icelandic Ethical Humanist Association (Islando)
  • Humanistisk Samfund (Danlando)
  • Protagora (Kroatio)
  • Libre pensée de Jodoigne (Belgujo)
  • Associação República e Laicidade (Portugalujo)
  • Atheist Ireland
  • Pola Asocio de la Raciistoj (Pollando)
  • Ateista Asocio (Pollando)
  • Humanista Asocio (Pollando)
  • Association Sapere Aude, Center for Inquiry Transnational (Pollando)
  • Eŭropa Feminista Iniciato (Pollando)
  • Atheist Association (Finnlando)

Ankaŭ subskribis tiun ĉi deklaracion :

  • Pascal-Eric Lalmy, nacia sekretario de PRG pri la laikeco
  • Luis Manuel Mateus, eksa Prezidanto de « Respubliko kaj Laikeco » de Portugalujo
  • Asocio Libres penseurs athées — Atheist Freethinkers (Canada)
  • Sociedad Humanista Etica Deodoro Roca (Argentine)
  • Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)
Categories: Deklaracioj