Komunikaĵo Internacia Asocio de Liberpenso : Kontraŭ la fakturo por malpermesi aborton en Pollando

2016-04-12

Sub la premo de la katolika Eklezio, leĝo-projekto por malpermeso de aborto en Pollando estis adresita al la Parlamento, subtenate de la registaro. La nuna leĝo permesas la aborton en nur tri kazoj : risko por la vivo kaj por la sano de la patrino, antaŭ-naska ekzameno kiu elmontras gravan kaj neinversigeblan patologion ĉe la feto, kaj gravediĝo pro seks-atenco aŭ pro incesto.

Nu, la leĝo-projekto antaŭvidas totalan malpermeson de IVG. Tiu projekto ankaŭ celas puni la kuracistojn kaj abortigintojn per malliberigo ĝis kvinjara. Temas pri escepte gravega atenco al la demokratecaj rajtoj de la virinoj. Ĝi povus fariĝi ekzemplo en multaj aliaj landoj.

© JANEK SKARZYNSKI
Miloj pruvi en Varsovio kontraŭ totala malpermeso sur aborto,
3 aprilo 2016 — © JANEK SKARZYNSKI

La internacia Asocio de Liberpenso, kiu de ĉiam alte taksas la rajtojn de la virinoj kaj kiu ĉiam subtenis la polan popolon pri defendo de ĝia libereco, vigle malaprobas tiun leĝo-projekton kaj postulas de la pola registaro ke ĝi rezignu ĝin. AILP certigas sian entutan solidarecon al niaj polaj amikoj kiuj aktivas kontraŭ la leĝo-projekto.

Per tiu ĉi deklaracio, la internacia Asocio de Liberpenso sin responsigas, komunikis ĝin al la polaj aŭtoritatoj kaj interalie petas rendevuon de la ambasadejo de Pollando en Parizo. Ĝi invitas la diversajn sekciojn de AILP fari same en siaj respektivaj landoj.

Categories: Deklaracioj