Se la eksa humanisto Taslima Nasrin ne tiom serĉus altiri la atenton, la hat-propagandon kaj la mempromocion, ŝi jam estus kuniĝinta kun la ekstremdekstraj grupoj.”

Kion vi opinias pri tio ?

Iam ŝia kuraĝo en la defendo de la homaj rajtoj estis inspirfonto, kaj post ol ŝi devis fuĝi de Bangladeŝo, la sveda registaro akceptis fari ŝin civitano dum la hinda registaro noble proponis hejmon kaj protekton. Ŝi estis grava defendanto de la libereco de religio, de la abolicio de ĉiuj leĝoj pri la religio kaj pri la virin-rajtoj.

Ŝi de tiam konsternis niajn amikojn dirante [ke la kriket-ludanto Moren Ali kuniĝis kun la terorisma ekstrem-dekstra grupo ISIS] kaj pravigante tiun stultaĵon per subita malbon-humoro, tiel grandigante sian stultecon. Kiam anstataŭ ekskuzi, iu diras ke temas pri blago, tiu fariĝas klaŭno.

La humanistoj defendas la universalajn homajn rajtojn ; ili estas engaĝitaj en la promocio de demokrataj principoj kaj de scienca spirito ; ili celas malfermitan socion, kaj oponas viglan kritikon kaj racian takson al asertoj bazitaj sur kredoj, entute en perpektivo centrita je la homoj.

La humanistoj promocias la universalajn homajn principojn kiuj certe inkluzivas la respekton de ĉies digno. Ni celebras la diversecon kaj la pluralismon en la socio kaj, krom pri kredo aŭ praktiko konstituanta minacon por la Homaj rajtoj, ni engaĝiĝas defendi ĝin.

En la malfacila tasko konfronti siajn vidpunktojn en multkultura mondo, la plejmulto el ni, humanistoj, raciistoj kaj ateistoj, ne atakas la kredanton sed celas proponi al ĉiuj alternativan vidon pri la vivo persona kaj socia, malakceptante la aŭtoritatecon kaj la antaŭjuĝojn.

En la batalo por ĉies libereco, la humanistoj nature subtenas la viktimojn kaj certe ne aprobus la ĉiuspecan malfamigon de aliuloj pro ilia aparteno al aparta komunumo aŭ ĉar ili prenas apartan vestan stilon.

Okaze de problemo, la humanistoj koncentriĝas pri la teologio, la teokratoj aŭ pri la tradicio anstataŭ ataki tiujn kiuj estas devigataj konformiĝi al ĝi pro la socia premo aŭ pro religiaj altrudoj. Aŭ pro libera elekto.

La angla kriket-ludanto Moeen Ali neniam estis implikita en ekstremisma ideologio aŭ en ago violenta, religia aŭ politika, kaj neniam subskribis al ili.

Estas do entute malvere kaj neresponse ke Taslima, mem viktimo de maltoleremo kaj de ĉiuspecaj antaŭjuĝoj, amikino kaj kolegino en la batalo por pli bona mondo de pli ol 25 jaroj, celis faman sportiston kaj publikan personon kaj asociis lin al terorisma organizo kiel ISIS – sen ajna motivo.

La hinda registaro ŝin subtenis laŭlonge de tiuj lastaj jardekoj kaj ne bezonis ke ŝi faros tiajn simiaĵojn por longigi sian vizon. Eble ŝi provis konformiĝi kun la populismo kiu superregas en la socio en kiu ŝi vivas, kio estas hontiga.

Babu Gogineni

Categories: Diversaj