Fondo de Internacia Asocio de Liberpenso
(laŭ iniciato de la Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj)

La 10an de aŭgusto 2011 en Oslo (Norvegujo), 150 liberpensuloj kaj ateistoj el 18 landoj (Anglujo, Argentino, Aŭstralio, Belgujo, Ĉilio, Germanujo, Finnlando, Francujo, Hindujo, Hispanujo, Italujo, Kanado, Libano, Norvegujo, Pollando, Rusujo, Svislando, Usono) fondis Internacian Asocion de Liberpensado.

Ni tiam restarigis la fondintajn kongresojn de internacia liberpenso okazintajn ekde 1880 (Bruselo), precipe la kongreson de liberpensuloj en Romo (1904), kiu lanĉis la kampanjon por disigo de la eklezioj kaj de la ŝtatoj en pluraj landoj. Cele al promocio kaj daŭrigo de tiu lukto, ni opiniis, ke estas utile kaj necese rekonstrui tiun internacian organizaĵon.

Nia internacia asocio restos ligita kun International Humanist and Ethical Union (IHEU). Ĝi estos plene sendependa kaj ne konkurencos kontraŭ IHEU.

Internacia konsilantaro estis elektita, kaj krome ses reprezentantoj : Christian Eyschen (Francujo), David Rand (Kanado), Albert Riba (Hispanujo), David Silverman (Usono), Antonio Vergara (Ĉilio), Keith Porteous Wood (Britujo).

Oni malfermis retejon, kaj decidis pri tri komencaj internaciaj kampanjoj :

  • Por disigo de religiaj instancoj kaj ŝtatoj en ĉiuj landoj, en ĉiuj kontinentoj
  • Internacia esplorkomisiono pri publika financado de religiaj instancoj
  • Por malkaŝado kaj denuncado de krimoj faritaj de pastroj

Ni instigas ĉiujn ateistojn kaj liberpensulojn kaj iliajn organizaĵojn kunigi siajn fortojn kun la nova Internacia Asocio de Liberpenso por kune batali por libereco de la konscienco kaj disigo de la religiaj instancoj kaj de la ŝtatoj.

Subskribis :

  • Christian Eyschen (Francujo)
  • David Rand (Kanado)
  • Albert Riba (Hispanujo)
  • David Silverman (Usono)
  • Antonio Vergara (Ĉilio)
  • Keith Porteous Wood (Britujo)