sabaton la 2an de junio 2018a

La internacia asocio de la Liberpenso informas pri la eksterordinara situacio en kiu troviĝas la Katolika Eklezio en Ĉilio

Fernando Karadima kaj aliaj katolikaj eklezianoj de la ĉilia Eklezio estis denuncitaj pro pluraj atencoj al neplenkreskuloj fare de pli ol 50-jaraĝaj adoltoj. Tiuj lastaj fondis la paroĥon El Bosque, en la orienta areo de Santiago, inter la plej belaj kvartaloj de la ĉefurbo. Ĝ

 

i estis administrata de Karadima kaj ĝuste tie okazis la seksatencoj – kaj pov-troigoj – laŭ multnombraj denuncoj.

La ĉilia klerikaro, dum jaroj, apenaŭ atentis la multnombrajn denuncojn en tiu paro

 

ĥo, nek aliajn en la lando, ĝis malfermiĝis enketo. Sinjoroj James Hamilton, Juan Carlos Cruz kaj Joé Murillo insistis ĉe la Justico pri la fakteco de la, ĝis 2010, multnombraj atencoj kiujn kulpas la pastro Karadima.

Miloj da fideluloj sekvis la diversajn publikajn manifestaciojn okaze de la nelga vizito de la papo François (Januaron 2008an). La ĉeesto en la papa rondo de la episkopo Juan Barros, proksimulo de Karadima, kaj kiu estis akuzita prisilenti liajn fifarojn, estigis indignon kaj polemikon, ne nur en Ĉilio, sed ankaŭ aliloke. Fine de la vizito, la papo informiĝis detale, kaj ekskuzis sin pro ignoro de la akuzoj kaj ordonis enketon.

Ĉu kolektiva kulpo, ĉu kolektiva demisio ?

Dum la kvar kunvenoj en Vatikano, la ĉiliaj episkopoj prezentis siajn demisiojn « por lasi la Papon entute libera ». Tiu ĉi promesis rapidan decidon pri tiuj demisioj kaj, pli poste,

 

pripenson de pli profunda reorganizado de la ĉilia Eklezio forlogiĝanta de la tridek lastaj jaroj. Ĉu tiucele la Papo donis tekston al la 34 episkopoj, mardon la 15an de majo komence de la kunvenoj ?

La longa dokumento de la Papo indikas : « Neniu homo nek grupo, eĉ althierarkia, povas pretendi ke li reprezentas la tuton de la Popolo de Dio kaj eĉ malpli konsideri sin aŭtenta reprezentanto de ties parolo. Tiusence, ni estu atentemaj al tio kion mi nomus la « elita psikologio », kiu povas influi pri la maniero ekzameni tiujn temojn … en klara aludo al la m

 

aniero laŭ kiu « la elitoj administris la Institucion tiujn lastajn jarojn, dum kiuj la vidpunktoj de la eklezia hierarkio trudiĝis al la eklezio de la strato, de la kvartalaj paroĥoj kaj de la modestaj fideluloj ».

Iom sektone, Bergoglio komencis agnoskon : « pri la subtenoj kaj deliktaj faktoj kiuj koncernas Eklezion jam disiĝantan ; ĝi devus ĉesigi sian sekvon de la eklezia hierarkio kaj de la elito kiu ĝin kooptis tiujn tri lastajn jardekojn ».

La dokumento de la Papo, publikigita la 17an de majo, faras profundan kritikon de l

 

a hierarkio kaj de ties konduto : « La doloriga kaj hontiga konstato de seksaj atencoj al neplenkreskuloj, de povotroigo far pastroj de la Eklezio, same kiel de ilia organizado, evidentigas la neceson ŝanĝi la eklezian superon »« Nemallaŭtiĝante, la eklezia peko okupis la publikan scenon koncentrante ĉies atenton kaj rigardon. »

Unika situacio, eksterordinara je la plej baza senco de la vorto

Sendube la decido de la Papo estas unika, ne nur pro la demisioj kaj ŝanĝoj kiujn tio implicas, kaj kiuj estos deciditaj en la venontaj tagoj.

En la letero kiu prezentas liajn konkludojn – post ekkono de la tiel nomata raporto Scicluna – li unuafoje pritraktis la prisilentojn ene de la institucio, plej ofte publikigitajn laŭ nivelo de malseriozeco pli kongrua al kartelo ol al episkopo-rondo.

 

Bergoglio aldonis : « miaj senditoj povis konfirmi, ke iuj religianoj eksigitaj de la ordino pro la senmoraleco de sia konduto kaj, post ol malgravigi la deliktajn faktojn taksante ilin bagatelaj, estis akceptataj en aliajn diocezojn, kaj ke oni eĉ tute malprudente konfidis al ili diocezajn kaj paroĥajn taskojn kiuj implicis ĉiutagajn rektajn kontaktojn kun neplenaĝuloj. »

La Papo ankaŭ reparolis pri la enketoj pri Charles Scicluna kaj Jordi Bertomeu kiuj rivelis la ekziston de « gravaj pekoj en la maniero trakti la kazojn de « delicta graviora », kio konfirmas plurajn maltrankviligajn faktojn kiuj senvualiĝis en kelkaj Dicasterios romanos. Interalie en la maniero registri la denuncojn aŭ « notitae criminis  », ĉar en multnombraj okazoj, ili estis suprume pritraktataj, konsiderante ilin neverŝajnaj, kvankam ekzistis gravaj indicoj de efektiva delikto. »

« La ekzisto de supozataj deliktoj fuŝe pritraktataj aŭ neniam prienketi

 

taj, indignigas la plendantojn kaj ĉiujn kiuj konas la viktimojn, la familiojn, la amikojn, la paroĥajn komunumojn. En aliaj kazoj, ni konstatis gravajn malzorgojn en la protekto de sendefendaj infanoj far la episkopoj kaj religiaj Superuloj, kvankam tiuj aparte responsas la protektadon de la popolo de Dio »

Le papo François plu insistis pri la situacio travivita de la plendantoj akcentante la faktojn riproĉitajn al Scicluna en Ĉilio, instigante la viktimojn ke ili postulu justecon ĉe la civilaj tribunaloj.

La popolo nun pridemandas sin por scii ĉu tiuj degeneraj religianoj estos punitaj ; ĉu ili vere kredas je Dio ; tio generas ankaŭ seriozajn dubojn pri la Katolika Eklezio en la tuta

 

mondo.

Estas grave evidentigi la problemon de la fraŭleco, je kiu tiuj religianoj asertas ke ili alkonformiĝas. Tamen temas pri « nenatura » situacio.

La katolika Eklezio malproksimiĝis de la scienca realeco, kiel tion montris Stephen Hawking en sia libro The Grand Design, kiam li deduktis ke Dio ne kreis la Universon aldonante ke « la plej aktualaj sciencaj teorioj faras neutila la figuron de kreanto. »

Antonio Vergara Lira

Proparolanto de la Internacia Asocio de la Liberpenso nome de Ĉilio

La internacia Asocio de la Liberpenso informas ke de sia fondo-kongreso en 2011 en Oslo (Norvegujo), ĝi konstante kampanjas por defendi la viktimojn de la krimoj de la Ek 

lezioj. Ĝiaj reprezentantoj, notinde Keith Porteous Wood de la NSS de Britujo, plurfoje intervenis ĉiteme en internaciaj instancoj de UNO.

Kiam la malkovro de centoj da infanaj kadavroj enterigitaj en komuna fosaĵo de Monaĥejo de Tuam (Irlando) fariĝis publika, la AILP petis ke la arĥivoj de la Kongregacio de Bon-Sukuro estu malfermitaj kaj transdonitaj al la Justico. La AILP postulis renkonton kun la Papo François pri tiu temo, sed ni neniam ricevis respondon.

Santiago de Ĉilio, la 30an de majo 2018a

Citaĵoj de la Papo en la latina lingvo uzata en Vatikano.

Delicta graviora (gravaj deliktaj agoj)

Dicasterios romanos (tribunalo, juĝa aŭ ĵuria – esprimo uzata rilate al la sekcioj aŭ organismoj de la Romia Kurio)

Notitae criminis (prikrima notico kiu estas la formo, laŭ kiu oni estas informita pri delikta ago)