La AILP denuncas la violentojn en Kolombio. La imposta politiko de la Prezidento Ivan Duque estas la kaŭzo de tre vigla opono, kaj centoj da manifestacioj okazas tra la tuta lando.

Tiu reformo estas taksata kiel aparte maljusta. Ĝi antaŭvidas decidojn kontraŭ larĝa majoritato de la popolo :

  • Apliko de IVA (TVA-imposto) al multnombraj bazaj produktaĵoj ĝis nun ne koncernataj ; alireblo al publikaj servoj, al interreto, al la funebraj servoj ; al la skutiloj, al la elektraj bicikloj, ktp

  • La geedzoj kiuj ricevas pli ol po 2,5 milionojn da pesoj monate (544 eŭrojn) estos devigataj deklari siajn enspezojn ;

Antaŭ la manifestacioj, la registaro subpremis ilin violente

Inter la 28a de aprilo je la 6a horo kaj la 3a majo je la 10a, la platformo GRITA (ONG Temblores) registris 1 181 okazojn de policaj violentoj :

  • 142 viktimoj de fizika violento fare de la polico ;

  • 26 viktimoj de mortiga violento fare de la polico ;

  • 761 arbitraj malliberigoj de manifestaciantoj ;

  • 216 violentaj intervenoj fare de la polico ;

  • 17 viktimoj de atenco je la nivelo de la okuloj ;

  • 56 uzoj de pafarmiloj fare de la polico ;

  • 9 viktimoj de seksaj violentoj fare de la polico ;

  • 56 plendoj post malaperoj sekve de la mobilizada kunteksto

La Internacia Asocio de la Liberpenso kiu arigas organizaĵojn humanismajn, sekularajn, ateismajn kaj demokratajn kaj aktivulojn sur la kvin kontinentoj certigas sian solidarecon kun la manifestaciantoj kaj postulas tujan ĉesigon de la subpremo.

Parizon la 11an de majo 2021a

Categories: Diversaj