Pluraj organizaĵoj membroj de la AILP zorgis pri atencoj al la publikaj kaj demokrataj liberecoj, ellaboritaj de la franca registaro okaze de la Koronvirusa krizo.

Multnombraj internaciaj organizaĵoj pri defendo de la Homaj Rajtoj maltrankviliĝis pri tio, kiel la Konsilio pri la Homaj Rajtoj de UNO, prezidata en 2021 de S-ino Nazhat Shameen Khan (diplomato de Fiĝioj kaj juristo faka pri la Homaj Rajtoj) kaj la Alt-Komisariato pri la Homaj Rajtoj kies titularulo estas S-ino Michelle Bachelet, eks-Prezidanto de la Ĉilia Respubliko.

La registaro de Emmanuel Macron estas perfekte konscia pri la famo de Francujo rilate la homajn rajtojn.

La konsult-delegitoj de la AILP ĉe la Konsilio de la Homaj Rajtoj (UNO) kaj ĉe la Internacia Konferenco de la Laboro (OIT) kiu iam havis la okazon interveni pri tiuj temoj en sesioj kun ĉeesto de la delegitoj, antaŭnelonge alparolis per deklaracio, al la komisiitaj aŭtoritatoj de tiuj organizaĵoj, por kontraŭ-argumenti laŭ tri temoj :

Ĉe UNO, ni precizigis :

la problemojn starigitajn de la leĝo t.n. « globala sekureco », rilate la liberecon de la amaskomunikoj same kiel koncerne la povojn de la polico kaj la kontrolon de ĝiaj agoj far la juĝisto.

la multajn danĝerojn pro la leĝ-projekto en diskuto pri la « separatismo », renomita : « leĝo firmiganta la respekton de la principoj de la Respubliko » : Danĝero por la libereco de konscienco kaj de praktiko de la kultoj, tia kia ĝi estas difinita en Francujo per la leĝo de la 9a de decembro 1905a, danĝero denove por la libereco de la amaskomunikoj, danĝero por la libereco de la asocioj kaj por ilia kapablo mem ekzisti ekster la kontrolo de la publikaj povoj.

la efektivajn decidojn jam trifoje dekretitajn la 4an de decembro 2020a kiuj interalie planas la polican kolektadon de personaj informoj de sindikatanoj surbaze de « politikaj opinioj, filozofaj aŭ religiaj konvinkoj, sindikataj apartenoj ».

En Francujo, larĝa demokrata mobilizado plu agadas por la retiro aŭ abrogacio de tiuj tekstoj.

Ĉe la OIT, la delegitoj de la AILP enskribiĝis en la komisionojn de la 109a Internacia Konferenco de la Laboro (CIT) por tie defendi tiun vidpunkton en la kunteksto de la rilatoj inter dungantoj kaj salajritoj kaj de la kolektivaj normoj de labor-kondiĉoj.

Ĝenevon, la 5an de aprilo 2021a

Categories: Diversaj