dimanĉon la 25an de februaro 2018a

Gazet-komunikaĵo de la FNLP (Francio)

Le Prezidanto de la Tunizia Asocio de la Liberpensuloj, Hatem Limam, estis agresita en Tunizo merkredon la 21an de februaro.

2018-02-24

“Nekonatoj” frapis lin sur la strato, postkuris lin ĝis lia hejmo kie ili daŭrigis la agreson. Li suferas multajn kontuzojn.

La Asocio de la Liberpensuloj de Tunizio (ALP) agadas por la defendo de la sekulareco kaj estis oficiale agnoskita en oktobro 2017a post multnombraj administraj baroj.

La nacia Federacio de la Liberpenso (FNLP) adresas al la ALP kaj al ĝia prezidanto la esprimon de sia entuta solidareco kaj ilin subtenas en ĉiuj iliaj demarŝoj, plendoj kaj intervenoj ĉe la aŭtoritatoj, por ke la vero estu farita pri tiu afero, kaj ke la atencintoj estu konviktitaj ĉe la Justico.

La franca Liberpenso tiucele adresas hodiaŭ mem al la Ambasado de Tunizio en Parizo, la postulon ke la sekureco de la liberpensuloj estu certigita. Ĝi alvokas ĉiujn asociojn de Liberpenso tra la mondo, ke ili faru same.

La Liberpenso adresas al ĉiuj demokrataj kaj sekularaj asocioj de la lando, la peton ke ili agu solidarece kun la tuniziaj Liberpensuloj kaj ke ili kondamnu tiun ĉi agreson.

Parizon, la 24an februaro 2018a.

Categories: Diversaj