La Asocio Internacia de LiberPenso defendas sur ĉiuj kontinentoj la liberecon de konscienco kaj de esprimo. Ĝi elmontras sian profundan solidaremon al ĉiuj viktimoj de la religia subpremo. Ĝi alvokas la publikajn opiniojn de ĉiuj landaj al mobilizado por la defendo de la libereco de esprimo.

Pune, Kuala Lumpur, Delhi, Paris,
Riyad, Kolhâpur, Copenhague, Dacca…

Narendra Dabholkar

Narendra Dabholkar

De la murdo en Pune, antaŭ 18 monatoj, de Narendra Dabholkar, 67-jara, la fama proparolanto raciista de Hindujo, la mondo spektis nenion krom eternan atakon kontraŭ la libereco de penso kaj de konscienco de la individuoj. La Humanismo estas minacata, kaj la defendantoj de la homa libereco estas en danĝero. La fifamigo, la kalumnio kontraŭ la ateistoj daŭras kaj tio fariĝas problomo pri ilia sekureco eĉ en ordinaraj cirkonstancoj. Ni alvokas ĉiujn responsantojn ke ili urĝe alprenu taŭgajn decidojn.

Nekapablaj rezisti al la defio kiun la povo de la Racio prezentas al ilia penso, kaj malbonvolemaj por akcepti socion de egaleco, senigita je privilegioj, kio esencas en demokrata kaj laika sinteno, la regantoj de la estinteco rebatas per sia tipa praa brutaleco, ili uzas la lastlastan formon de cenzuro : la murdon.

Unue, ili murdas la personon – kiel la nun mortinta tirano, la reĝo Abdallah de Saŭdio kiu ediktis dekreton, laŭ kiu la ateistoj estu konsiderataj kiel teroristoj kaj perfiduloj. Kiel la ĉef-ministro de Malajzio kiu deklaris ke la malbonon de la mondo kulpas la sekularismo. Kiel la hinda regestro kiu alvokis al pafmortigo de la ateistoj. Kiel La Centra Ministro pri la Akvo-Administrado kiu akuzis la ateistojn pri la inundoj en la lando.

Poste, la senkuraĝuloj faras plian paŝon por elimini la kuraĝajn intelektulojn per siaj teroristaj atakoj dum la registaroj observas, plej ofte indiferente en la evoluintaj landoj. La Prezidantoj kaj Ĉefministroj de la okcidenta mondo subtenas tiujn registarojn sen honto nek hezito.

Ni demandas, kiun krimon kulpas magazino ? Kiun damaĝon kaŭzas komento favora al la homa libereco ? Kio estas tiom malbona en la esprim-libereco por ke la venĝo estu la agreso kaj la murdo ?

Govind Pansare

Govind Pansare

La 82-jara raciisto Govind Pansare promenadis matene kun sia edzino en Kolhapur, en Hindio. Li estis viktimo de kuglo-pafoj el fia junul-bando, antaŭ kelkaj semajnoj.

Post ol mortigi lian kolegon Narendra Dabholkar en Pune, ili sendis leteron atentigante ke aliaj estos mortigitaj se ili plu kontraŭos la kredojn de la religiuloj. Govind Pansare sciis kio okazis al li kaj fiere sekvis siajn principojn kaj mortis pro ili. Li estis ateisto kaj per sia lasta sinofero, plian fojon, li konfirmis la klerecon de siaj konvinkoj kaj la komprenon de siaj moralaj devoj.

Avijit Roy

Avijit Roy

Nun la sango plu sekiĝas en la stratoj de Dacca kie la energia kaj saĝa Avijit Roy, nun civitano de Usono, vizitis sian nasko-landon, Bangladeŝon por promocii siajn librojn pri scienco kaj ĉeesti la Libro-Foiron. Li estis kun sia edzino kaj estis mortigita per klingo.

Mukto Mona – la Libera Spirito – estis la persono kiun Avijit promociis ĉe Interreto por servi la Sciencon, por defendi la Racion, por batali kontraŭ la religia obskurismo, aparte en sia nasko-lando kie la religiaj fundamentistoj akaparis Bengalon antaŭe liberpensan. Bengalo estis la loko kie la moderna hinda Renesanco eklumis dum la brita koloniado.

Avijit Roy kuraĝe kreis spacon por la LiberPensuloj de la regiono kaj por la begal-lingvanoj. Li ebligis ke pluvivos la lumo ene de la malhelo de la mortiga fundamentisma teroro kiu superminacas la sub-kontinenton. Avijit Roy faris tion pli potencan ol si mem – li simbolis la superajn plenumojn de la moderna mondo por tiuj kiuj tion plej bezonis. Li prezentis al ili la justan mondon tian kia li vidis kaj komprenis ĝin.

Se la murdistoj ne ŝatis kion Avijit Roy, Govind Pansare et Narendra Dabholkar faris aŭ diris, ili povus ilin alvoki sur la strato kaj inviti ilin por diskuti. Ili povus noti argumenton. Ili povus alvoki tribunalon kiu prijuĝus la ricevitajn insultojn. Sed ne, ili rigardis tiujn senkulpulojn, majoritate eksajn aktivulojn por la libereco, kvazaŭ minacon por sia ekzisto. Kiel do la maljuna Pansare povus terurigi la junulojn kiuj mortigis lin ? Kiel iliaj mensoj estis difektitaj de la viruso de la maltoleremo !

Kiam estos skribita la historio de la progresoj de la homa specio, ili ĉiuj enestos – Avijit Roy, Govind Pansare, Narendra Dabholkar – ĉiuj kune, fieraj, kouraĝaj kaj neflekseblaj en sia defendo de socio de la Homo en mondo toksita per Dio.

Kaj ni kunestas ilin, tiujn defendantojn de la civilizado en Pune, Kuala Lumpur, Delhi, Paris, Riyad, Kolhâpur, Copenhague, Dacca… en penso, en menso, en homa solidareco kaj en dankemo por montri al la mondo kiagrade iliaj pacemaj principoj havas signifon por ni.

Paris, la 15an de marto 2015

Foto de la ŝildeto, manifestacio de protestado kontraŭ la murdo de Avajit Roy en Dhaka (Bengladeŝo)

Categories: Deklaracioj