Luksemburgio ne havas laikan konstitucion, kio donas ĉiopovecon al kultoj. La katolika kulto igis sin la normo laŭ kiu homoj devas orientiĝi. El tio sekvas, ke ĉio rilata al kulto, precipe al la katolika, aŭtomate fariĝas kultura afero.

Kompreneble, la pandemio ne sukcesis disrompi tian katolikan regadon ! Kiam kulto fariĝas politika prioritato, kulturo retroiras. Tial, estis necese festeni Kristnaskon kaj Paskon per ĉiaj eblaj rimedoj.

La Katolika Eklezio ne ŝparas misojn. Tiel, dum kelkaj tagoj, la pastro de Diekirch celebris la meson en la atrio de la preĝejo, dum la unua strikta memizoliĝo, kiam aliro al preĝejo estis malpermesita al la publiko, antaŭ ol li estis avertita.

La Katolika Eklezio, helpata de la amasmedioj, ne maltrafis la ŝancon reklami sin kiel reprezentanto de la kolektiva konscienco. En RTL – radio, en la 13-a de decembro 2020, la programo “Blanka letero” sin dediĉis al justigo de malfermo de preĝejoj dum la izoliĝa periodo. La argumento prezentita ĉion diras: “ Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili”… Vorto de Jesuo!

Rilate al la kontraŭdiroj ekaperintaj precipe de administrado kiu speciale atingis oldulojn, la Eklezio silentis. La « Luksemburga Liberpensado » poziciis sin, per publikado, dum la izoliĝo, kaj ne nur en Facebook sed ankaŭ en « Liberpensada voĉo nº 351 » de la sekvanta mesaĝo :

« La administrado de la sanitara krizo de Kovimo-19 iĝas sin ĉiu momente pli kontraŭdira, flatema kaj humiliga, precipe je tio kio tuŝas la problemaron de la pliaĝuloj, kiuj estis deklaritaj kiel plej atingeblaj.

Estas klare, eĉ en pandemiaj tempoj, la homa digneco ne devas esti perdita post kiam oni fariĝas 65-jara, kaj oni ne povas agnoski ian subiĝon al Ŝtata kuratoreco pro manko da taŭgaj protektigaj rimedoj ! Eĉ dum pandemiaj tempoj pliaĝuloj devas daŭre esti civitanoj.

La izoliĝa periodo – sed ankaŭ la malizoliĝa – devas esti plenumitaj cele al restarigo de senriska sanitara situacio, kaj tio, ene de respekto al ĉiaj liberecoj de ĉiaj civitanoj ! »

Se kelkaj el la grandaj okazintaĵoj de la katolika kulto en Luksemburgio devis esti nuligitaj, kiel ekzemple la « dancanta procesio » en Echternach, dum pentekosta mardo, aŭ la fina procesio de la « Oktava » kiu kutime kunvenigas milojn da spektantoj, jen praktika reorientiĝo efektivigita dum la pandemio : la Katolika Eklezio konvertiĝis al algoritmoj. Mesoj estis – kaj ankoraŭ estas – toleritaj kaj disvastigitaj per sociaj retumoj. Ili ege furoris kaj ties vidiĝaj averaĝoj eksplodis. Tio ne estas vera surprizo, la Eklezio nur atendadis la taŭgan momentoj por ke ĝi povu konverti ĝiajn ŝafidojn al la algoritma erao ! Ĉar, kiel diradis la franca pastro Th. Hubert : « La Sinjoro scias kiel utiligi tiun spirita mediaro ».

Laŭ la teorio de la Katolika Eklezio, dum tiuj malfacilaj tempoj nepras ke ĉiu havu fidon, eĉ tiuj kiuj ne kredas… kaj en Luksemburgio medioj pretas ja helpi.

La pandemio de Kovimo-19 ne ŝanĝis la klerikalan forton sur la socio, kontraŭe, la Katolika Eklezio, danke al ties socia influo, daŭre restas pli potenca ol iam ajn.

Edouard Kutten

Categories: Diversaj