2017-09-06 : Komunikaĵo de l’AILP
Murdo de la ĵurnalistino Gauri Lankesh en Bangalore (Hindio)

Gauri Lankesh, fama hinda ĵurnalistino estis pafmurdita mardon la 5an de septembro 2017a, de taĉmento kiu venis al ŝia hejmo en Bangalore, ĉefurbo de Karnataka.

Mme Gauri Lankesh, 55-jara, estis tre konata figuro de la raciisma aktiveco kontraŭ la kasto-sistemo kaj kontraŭ la hinduisma ekstremismo kiu ĝin nutras.

Gauri Lankesh
Klaku por afiŝi plenekrane je
Gauri Lankesh

La Hindia Amasmedia Klubo klare indikas ke «tiun kuraĝan kaj sendependan ĵurnalistinon oni murdis por ŝin silentigi».

Laŭ la brita ĉiutaga ĵurnalo la Guardian, ŝi nelge deklaris ke la kruela malamo rekte direktita kontraŭ ŝi, timigis ŝin pri la esprimlibereco en Hindio.

Laŭ la sama ĵurnalo, ŝi aldonis ke ŝi decidis daŭrigi la batalon de Ambedkar rilate al la socialaj reformoj. B. R. Ambedkar, Ĉefministro de la Justico de la sendependa Hindio, estis unu el la ĉefaj redaktintoj de la nuna Hindia Konstitucio, li ankaŭ kontraŭbatalis la hinduisman kaj islaman ekstremismon, sed estas precipe konata pro sia agado kontraŭ la diskriminacio al la Dalits (netuŝebluloj).

Ĵus antaŭ tiu ĉi murdo, la Komitato por la defendo de la Ĵurnalistoj nombris 26 nepunitajn murdojn de hindaj ĵurnalistoj de 1992.

La partio de la Ĉefministro Modi (BJP), interpelaciata antaŭ la Parlamento, vigle reagis dirante ke li kondamnas tiun murdon, ke li ordonis enketon, sed ankaŭ certigis ke la respekto de la leĝo kaj de la ordo estas la tasko de la Ŝtato de Karnataka (kies ĉefurbo estas Bangalore).

Estas la dua murdo de raciista ĵurnalisto de du jaroj en Karnataka kaj la murdintoj de la antaŭa M. Kalburgi, neniam estis trovitaj.

La Internacia Asocio de la Liberpenso (AILP) memor-salutas tiun kuraĝan virinon kaj postulas de la hindia registaro ke la kulpintoj estu trovitaj kaj juĝitaj.

Ŝi garantias sian entutan solidarecon al la humanistoj, raciistoj kaj liberpensuloj.

La 6an de septembro 2017

Categories: Deklaracioj