Vera internacia solidareco de la Liberpenso

En la sekvanta tago de la barbara kaj abomeninda atenco kontraŭ la ĵurnalistoj de Charlie Hebdo, la Internacia Asocio de Liberpenso publikigis la jenan komunikaĵon :

“Solidareco

La Internacia Asocio de Liberpenso (AILP) kies membro estas la franca Nacia Federacio de la Liberpenso, sin deklaras hororigita de la mortiga atenco ĉe la sidejo de Charlie-Hebdo, franca satira gazeto.

Temas pri barbara ago kiu nur indignigas ĉiun demokraton kaj ĉiun defendanton de la libereco de konscienco kaj de esprimo.

AILP esprimas sian solidarecon al la ĵurnalistoj kaj al la dungitaro de Charlie Hebdo.

Ĝi informas pri tio ĉiujn asociojn de Liberpenso sur ĉiuj kontinentoj.”

Kompreneble AILP omaĝis al ĉiuj viktimoj de la postaj murdoj kiuj rezultigis 17 viktimojn.

Dum horoj kaj tagoj sekvintaj la Internacia Asocio de la Liberpenso ricevis vastan eĥon el la asocioj de la Liberpenso de la mondo.

Alvenis al ni mesaĝoj kaj deklaracioj el la jenaj landoj : Irlando, Pollando, Italio, Portugalio, Usono, Britio, Norda Irlando, Kanado, Urugvajo, Francio, Germanio, Aŭstralio, Norvegio, Aŭstrio, Turkio, Libano, Argentino, Hispanio, Belgio, Kebekio, Skotlando.

Fidelaj al siaj historiaj tradicioj, la liberpensuloj de la tuta mondo, en plena sendependeco, esprimas sian solidarecon al la viktimoj de la barbareco.

Parizo, la 12an de januaro 2015

Categories: Deklaracioj