Komuniko

Internacia Asocio de Liberpenso

Jura persekuto en Vatikano

Niaj amikoj de la Federacio de la Liberpenso « Giordano Bruno » (Italujo) informas nin pri la jenaj okazaĵoj : du italaj ĵurnalistoj, Gianluigi Nuzzi, 46-jara, kaj Emiliano Fittipaldi, 41-jara, estas persekutataj pro uzo de konfidencaj dokumentoj de la Sankta-Sidejo en du libroj sammomente publikigitaj la 5-an de novembro, pri sekretaj financaj aranĝoj far Vatikano.

Kun aliaj, ili estas akuzataj pro « organizita krim-asocio ».

G. Nuzzi substrekas la fakton ke Vatikano ne havas leĝon kiu « protektas la inform-mediojn kaj ties informo-fontojn ».

Ne la responsantoj de la fraŭdo estas persekutataj de la « justico » de Vatikano, sed tiuj kiuj ĝin diskonigas !

Same kiel kutime pri Vatikano, regas la silento-leĝo

Estas sama situacio koncerne la arĥivojn rilate al la afero de la monaĥinejo de Tuam en Irlando. La 5-a Kongreso de AILP, okazinta en Montevideo en Urugvajo, postulis ke ĝi estu akceptata ĉe Vatikano pri tiu afero. La Internacia Asocio de la Liberpenso ricevis, ĝis nun, neniun respondon al tiu postulo.

Ĉu Vatikano celas ion sekretigi ?

AILP rekomendas ke la ĵurnalistoj ne submetiĝu memvole al la justico de Vatikano kaj sin turnu al la italaj aŭtoritatoj por rezisti al ĉiu provo ilin ekstradicii al Vatikano. Vatikano rifuzis ekstradicii je Josef Wesolowski, eĉ post prezento de serioza pruvo ke li agis kontraŭleĝe en Dominika Respubliko kaj en Vatikano.

La Internacia Asocio de la Liberpenso certigas al la ĵurnalistoj Nuzzi kaj Fittipaldi sian subtenon kaj postulas la nuligon de ĉiu mezuro kontraŭ ili.

Parizon, la 25-an de decembro 2015

Categories: Deklaracioj