Komunikado al la ĵurnalaro el la Nacia

Federacio de la Liberpenso (FNLP)
Pederastio en la katolika Eklezio : Letero al la Jurministro


Sinjoro Jurministro,

La Nacia Federacio de la Liberpenso, membro de la Internacia Asocio de la Liberpenso kiu tutmonde kampanjas por ke « Justecon ricevu la viktimoj de la Eklezioj », alvokas vin por postuli respondojn pri la jenaj problemoj.

Ŝajnas pli kaj pli evidente ke la seksatencoj fare de personoj ligitaj kun la katolika Eklezio estas multe pli multnombraj ol kiom estis imageble ; ilia nombro eĉ proksimiĝas al tiuj plej altaj de jaroj, tiam atingitaj en aliaj eŭropaj landoj kiel Belgujo aŭ Aŭstrujo.

Ke tiu problemo estis prisilentata en Francio tute malkongruas kun tio esperata, ĉar la franca leĝo permesas al ĉiuj kiuj agas sub profesia sekreto, ke ili denuncos ĉion konatan pri krimoj en tiu kunteksto. Estas klare ke tiu morala devo al siaj kuncivitanoj estis grandskale nerespektataj de la supraj instancoj de la katolika Eklezio.

La seksatencoj kontraŭ infanoj ofte ruinigas iliajn vivojn, kaŭzante psikologiajn damaĝojn kiuj alkondukas ilin al subtakso de si mem, al la konsumado de narkotaĵoj, al deprimo malutila al iliaj familiaj kaj profesiaj vivoj, eĉ foje al sinmortigo. Tiuj problemoj pligraviĝas kiam la kulpantoj estas protektitaj de la justico, kaj eĉ foje kiam la viktimoj estas akuzataj je mensogo.

Kiuj responsas protekton de kulpantoj, tiuj estas komplicoj de ties agoj, kaj devus esti laŭleĝe persekutataj.

Estas tre malmultaj juraj persekutoj pro nedenunco de tiaj faktoj, eĉ kiam estas konate ke religiaj responsantoj estis informitaj pri tiuj seksatencoj, videble farataj sen risko de puno. Iuj eĉ rekonis sin kulpaj. Suspektigaj raportoj tiel fariĝis publikaj koncerne la urbon Lyon kaj la Kardinalon Philippe Barbarin ; Bayonne, kaj la episkopon Marc Aillet ; Toulouse kaj la ĉefepiskopon Robert Le Gall ; Burgonjon kaj la pastron de la komunumo Saint-Jean. Kaj ni konjektas ke ekzistas aliaj.

Ĉu vi povus, ni petas, publikigi la liston de tiuj persekutataj en la lastaj jaroj ? La travideblo ŝajne estas devigo ĉe tiaj aferoj.

Ĉu vi povus same certigi al ni ke via Ministerio donos instrukciojn al la juraj lokaj aŭtoritatoj cele al rigora enketo pri la ne-denunco de krimoj, interalie sekve de seksatencoj, kaj engaĝi persekutojn kiam nerespekto de tiu devigo estos konstatita ?

Ni postulas oficialan respondon al tiu ĉi letero favore al la viktimoj de tiuj atencoj, cele al efektiva justeco.

Bonvolu ricevi la esprimon de nia respektemo.

Christian Eyschen
Vic-Prezidanto de la FNLP
Proparolanto de la Internacia Asocio de Liberpenso

Parizon, la 17an de majo 2016