Komunikaĵo de la
Nacia Federacio de la Liberpenso (FNLP, Francio), membro de AILP

Rifuzita kazo de seksatenco, malgraŭ la rekono de « eraroj » fare de la kardinalo

Unu el la plej gravaj kardinaloj de Francio, la ĉefepiskopo de Lyon Philippe Barbarin, estis informita de la Prokuroro de la Respubliko, ke li ne estos persekutata post la akuzoj de neresponso ĉar li ne raportis al la Justico, same kiel tion postulas la franca leĝaro, pri la seksatencoj kiujn kulpas pastro sub lia rego.

Bernard Preynat, pastro de lia diocezo, estis akuzita lastan januaron, post rekono de seksatenco al kvar skoltoj inter 1986 kaj 1991 — krimoj pri kiuj liaj advokatoj deklaris lin senkulpa. Kaj verŝajne estis multaj viktimoj. Associated Press raportis ke “la tempolimo estas pasinta kaj estis preskripto pri tiuj fantaziaj akuzoj” kontraŭ la kardinalo kaj ke la pruvoj koncerne la aliajn akuzojn estas « nesufiĉaj ».

En majo, dum la enketo de la Prokuroro pri la agoj de la kardinalo Barbarin akmeis, la Papo publike deklaris ke estus « sensence kaj malprudente » nun celi la demision de la ĉefepiskopo, ĝuste kiam la Kardinalo Barbarin ĵus rekonis en la antaŭa monato “erarojn en la nomumo de iuj pastroj”, kvankam malkonfirmante ke li protektis ilin.

Nelonge post la deklaroj de la Papo, la tagon mem de grava aŭdienco ĉe la Kortumo pri tiu ĉi afero, la Papo akceptis aŭskultadon de Barbarin. La Parole Libérée, franca grupo reprezentanta la viktimojn, deklaris ke la laŭleĝaj proceduroj « estos de nun maskitaj de tiu renkonto ». La grupo antaŭe provis renkonti la Papon kiu ne akceptis. “Ni ŝatus ke ni estu akceptataj preferinde ol la kardinalo, kaj ni plian fojon notas ke ja la viktimojn oni forpelas.”

Keith Porteous Wood, ekzekutiva direktoro de la National Secular Society de Britujo kaj proparolanto de la Internacia Asocio de la Liberpenso responsanta la kampanjon kontraŭ la seksatencoj fare de pastroj, deklaris : « Ĉar Barbarin rekonis erarojn en la regado de pastroj kiuj kulpis atencojn, li neordinare bonŝancis eskapi la persekutojn dum li nereponse ne raportis al la justico tiujn suspektindajn kazojn de seksatencoj al infanoj. Ni almenaŭ esperas ke la prokuroro same pritraktis tiun ĉi kazon, kiel li farus koncerne iun kiu ne estus althierarkia responsanto de la Eklezio, kaj kiu ne estus subtenata de la Papo. »

Keith Porteous Wood, la 4an de aŭgusto 2016