Fernando Esteban LOZADA
proparolanto de la AILP
Amasmedioj nun klopodas prezenti la novan papon kvazaŭ individuon kapablan alporti renovigemon kaj ŝanĝiĝemon al la ICAR sed, same kiel JP II, li estas nur konservativulo sorbita de mezepoka eklezia doktrino, kun la samaj difektoj kiel liaj antaŭuloj, sed kiu scipovas valorigi sian publikan bildon.
François I sendube estas lerta kaj fidela estro de la eklezio, sed neniel humanisto engaĝita favore al la plej senhavaj homoj.
Per multe da ruzo kaj da ambicio, sine de la kleriko, li konis rapidan supreniĝon en la hierarkio, sukcesante fariĝi provinca (la plej alta aŭtoritato de la Jezuitoj) en 1973 en Argentino je la aĝo de 37 jaroj, posteno kiun li konservis ĝis 1979.
Dum tiu periodo, il realigis la transigon de la Universitato de la Savanto (USAL), proprieto de la Kompanio de Jesuo, al organizaĵo de laikuloj kiuj aktivis kun li en la Fera Gvardio, dekstra branĉo de la ultra-katolika naciisma peronismo, kiu iumomente scipovis elmontri sin maldekstra, laŭcirkonstance. Ili rilatis sporade kun partoj de la armeo, kiuj tiam preparis la Ŝtat-renverson de 1976, esence kun la genocida amiralo Emile Edouard Massera. Kun la militista Ĵunto eksterleĝe instalita en la registaro, la 25an de novembro 1977a, la USAL ŝlosis la ĉiujaran akademian ciklon atribuante la titolon « Honoris causa » al la diktatoro Massera. Bergoglio ne estis senrilata al tiu ago, sed li preferis ne ĉeesti kaj li sendis viculon. Ĉe la vertikala strukturo preskaŭ militista de la hierarkio de la Jezuitoj, estas certe ke la vic-provinc-ulo partoprenis tiun omaĝon kun plena aprobo de lia superulo.
La principa deklaracio de la USAL estis redaktita de Bergoglio en 1974. La dokumento titoliĝas « Historio kaj Ŝanĝo ». La teksto listas la tri ĉefpunktojn kiuj orientigas la spiritecon kaj la mision de la Universitato de la Savanto. La unua el tiuj estas « Batalo kontraŭ la ateismo » : ĝi klare almontras la ateiston kiel malamikon. En 2009, mi denuncis la USAL-on pro diskriminacio, kaj ricevis favoran verdikton de la Nacia Instituto kontraŭ la Diskriminacio, la Ksenofobio kaj la Rasismo (INADI) http://www.página12.com.ar/diario/sociedad/3-165666-2011-04-06.html
Laŭ la INADI, la teksto redaktita de François « atribuas al la ateismo negativan valoron, taksante ĝian ideologion negative, kaj ĝin ligante al doktrinoj kaj reĝimoj kiuj gvidis historion malutilan por la homaro ». Tiu dokumento estis diversokaze ĝis nun ratifita de sia aŭtoro, montrante lian malestimon al tiuj kiuj ne partigas la regantan vidpunkton de la katolikismo.
Bergoglio ekokupis la oficon de ĉefepiskopo de Buenos Aires la 28an de februaro 1998a, kaj tiel ricevis la titolon de primaso de Argentino. Ĉar ĉefepiskopo de Buenos Aires li fariĝis membro de la Argentina Episkopa Konferenco, kies pezidanto li estis dum du sinsekvaj periodoj, de 2005 ĝis novembro 2011a, kiam li ne povis estis reelektita plian fojon pro sia aĝo, ĉar la regularo tion malpermesis.
En decembro 2004a, unu el la plej famaj artistoj de Argentino, mondskale konata, Leon Ferrari, realigis ekspozicion rezulte de 50 jaroj da laboro. Parto de la verko estas kritiko de la aspektoj de la kruelaĵoj de la kristanismo de ĝia origino ĝis nun, inkluzive de la argentinaj diktaturoj.
Bergoglio estis la estro de tio kio fariĝis amas-persekuto, nomante la verkon « blasfemo » en letero pastorale larĝe dissendita. La klopodo fermi la ekspozicion estis fortega, sed la partopreno de rimarkindaj personecoj de la socio, kaj publiko majoritate implikita sukcesis eviti la cenzuron de la katolika inkvizicio. La letero subskribita de la primaso diris interalie : « mi hodiaŭ alparolas vin profunde ŝokite de la blasfemo okazinta en la Kultur-Centro de la Recoleta pere de art-ekspozicio. Mi estas ĉagrenita ankaŭ ĉar tiu evento okazas en Kultur-Centro kiu plu ekzistas dank’ al la mono de la kristana popolo kaj al tiu kiun bonvolemaj personoj alportas per siaj impostoj ». La hipokriteco estas evidenta ĉar, dank’ al la diktaturoj de la 70aj jaroj, la episkopoj – inkluzive la primaso – ricevas konsiderindajn salajrojn pagitajn de la argentina Ŝtato.
La 8an de novembro 2002a Antonio Baseotto estis nomumita episkopo de la armeo. Tiu ofico, laŭ konsento inter Vatikano kaj la Argentina Respubliko, subskribita dum la diktaturo de 1957, konsentas al la koncernato saman salajron kiel al « sub-sekretario de la Ŝtato ». La episkopo de la armeo estas nomumita de Vatikano post konsento de la Prezidento de la Argentina Respubliko. Lia rolo estas la diservo ĉe la armeoj de Tero, de Maro kaj de Aero.
La 18an de februaro 2005a, Baseotto atakis publike la sintenon de la registaro de la Prezidento Nestor Kirchner favore al la enleĝigo de la aborto kaj de la disponigo de kondomoj al la junuloj. Li sendis al la Ministro pri la Sano Ginés González García minacan leteron kiu tekstis : « kiuj skandalas, al tiuj oni pendigu muel-ŝtonon ĉe la kolo kaj ilin oni ĵetu al la maro ». Tiu citaĵo origine biblia revekis la memoraĵon pri la famaj « flugoj de la morto ». Ni memoru ke la puĉaj militistoj murdis la aktivulojn de la maldekstro ĵetante ilin al la maro elde avio.
La registaro decidis elpostenigi Baseotton en marto 2005a. Bergoglio tiam diris : « la sola kiu nomumas la episkopojn en la Eklezio, tiu estas la papo », tiel klare esprimante ke Baseotto ne povas esti eksigita de la Registaro, kaj rifuzante nomumi anstataŭanton. Denove evidentiĝis lia neŝancelebla fideleco al la Eklezio, lia aprobo de la genocidaj esprimoj, kaj lia ignoro de la demokrata registaro.
La 9an de oktobro 2007a, la katolika pastro Christian Frédéric von Wernich estis kulpigita pro 34 kazoj de nelaŭleĝa senigo de libero, 31 kazoj de torturo kaj 7 hommurdoj pruvitaj, krimoj faritaj dum la lasta diktaturo en Argentino. Li estis kondamnita je tutviva mallibero kaj je malpermeso ofici ĉe publikaj servoj, ĉar li estis pastro de la Polico de la Provinco de Buenos Aires.
La Episkopa Konferenco, sub la prezidenteco de la ĉefepiskopo de Buenos Aires Bergoglio, volante liberigi la Eklezion de ĉia responso, simple rimarkis la « ŝokon » de la Katolika Eklezio pro la « partopreno de pastro en gravegaj deliktoj, laŭ la verdikto de la Justico ». Pro la silento kaj la senago de la nuna papo, kiu denove nenion responsis, von Wernich plu estas en la rondo de la katolika eklezio, kaj plu diras la diservon en malliberejo sen ricevo de ajna puno far la kleriko.
La 10an de junio 2009a, Jules César Grassi, katolika argentina pastro, paradokse fondinto de la Fondumo « Feliĉu la infanoj », estis kulpigita pro du kazoj de seksatenco kaj de gravigita korupto de neplenaĝuloj, kaj kondamnita je 15 jaroj da mallibero. Dum la proceso, Grassi deklaris en publika amasmedio : « Mi parolis kun la kardinalo Bergoglio kaj li diris al mi, unue, ke li plu subtenas min, same kiel raportis iu amasmedio, ke li plu restis miaflanke … » Pli poste, la defendo, la publika ministerio kaj la koncenataj instancoj apelaciis, kaj la 14an de septembro 2010a, la Kasacia Kortumo de Buenos Aires rifuzis la apelacion, lasante la pastron sola kun nura eblo je eksterordinara apelacio. Ĝis la lasta jaro, kaj dank’ al la katolika premmedio, Grassi plu ĝuis sian liberon. Sed, tial ke li ne respektis la limigojn truditajn de la tribunalo (malpermeson de rilatoj kun la fondumo « Feliĉu la infanoj »), li estis hejm-asignita. Plian fojon, la supera reprezentanto de la katolika eklezio en Argentino preferis la tradiciajn inklinojn de la eklezio : silenton, subtenon al la seksatencantoj kaj al la pederastio.
En decembro 2009a, monsinjoro Edgar Storni estis kondamnita je ok jaroj da mallibero pro gravigita seksatenco sur eks-seminariano. Pro sia granda aĝo, li estis hejm-asignita. En aprilo 2011a, la puna Kortumo de la tribunalo de Santa Fe nuligis la verdikton dank’ al teknika administrada apelacio, kaj ordonis novan juĝadon, sed Storni mortis nepunite en 2012.
En oktobro 2002a, tiu prelato devis rezigni sian episkopan oficon pro skandaloj post denuncoj pri seksatencoj kaj pri turmentado de 47 seminarianoj. Dum la proceso, la eklezio decidis : « Okazas proceso, kaj ĝi plu daŭru ». Tiaj estis la vortoj de la dua vic-prezidanto de la episkoparo, la kardinalo Georges Bergoglio. Oficiale aŭdeblis nur tio el la klerikaro ĝis nun, inkluzive post la verdikto. Kiel kutime, silento, kompliceco kaj laŭleĝa subteno de la eks-episkopo elde la klerika malklero.
Laŭlonge de la jaro 2010a, Bergoglio estis trifoje kunvokita, kaj same kiel ĉiam, li rifuzis ĉeesti. Antaŭe, dum la juĝado de la militista Ĵunto, lia rifuzo estis motivita per lia sano-stato. Fine, li akceptis atesti dum la proceso pri la Sistema Plano de alproprigo de beboj kaj en la sinpravigo de la ESMA (Supera Lernejo de Mekaniko de la Mararmeo), antaŭ parola tribunalo en sia propra oficejo de primaso-kardinalo, privilegio disponigita de la diktaturo al la Kurio per la artikolo 250 de la Kodo de Puna proceduro.
La pridemandado koncentriĝis je du aferoj.
La unua pri la atestoj kiuj asertas ke Bergoglio denuncis (al la militistoj) la jezuitajn pastrojn Orlando Yorio et Francisco Jalics, kiuj realigis socialan laboron en parto tre malriĉa de la kvartalo de Flores en Buenos Aires, kaj kiuj estis enŝlositaj en majo 1976a, komence de la diktaturo. Kvin monatojn poste, ili refariĝis liberaj, post ol esti torturitaj okaze de pridemandoj ĉe la ESMA.
La dua pri lia kono de la alproprigo de beboj de la enŝlositaj personoj kaj sekve murditaj de la genocidoj. Ambaŭkaze, la kardinalo alportis tre malmulte da informoj, argumentante ke li ne memoras pri la nomoj kaj ke li ankaŭ ne konas la ekziston de dokumentoj en la arĥivoj de la Eklezio. Estas tamen klara evidento kiu lin kompromitas kaj kontraŭdiras liajn parolojn : kiam li elposteniĝis, dokumentoj aperis kiujn li kaŝis al la Justico, kaj kiuj kuŝis en krom-ĉambroj de la Argentina Episkopa Konferenco kiun li prezidis dum ses jaroj.
En 2010 intensiĝis la debato pri la leĝaro por permesi la edziĝon de samseksaj personoj. Bergoglio estis iu firma oponanto, gvidante la aferon laŭ ekstremaj vojoj de sankta milito, dissemante abundan « parolan laksaĵon » diskriminacian, kiel tion evidentigas liaj propraj paroloj : « Ni ne estu naivaj : ne temas pri simpla politika batalo ; estas la detruema pretendo kontraŭ la plano de Dio ».
« Ne temas pri simpla leĝo-projekto (kiu estas nur la instrumento), sed pri granda mensogo kiu pretendas konfuzi kaj trompi la infanojn de Dio ».
« La leĝo-propono estos prezentita al la Senato post la 13a de julio. Ni alrigardu al Sankta Josefo, Maria, la Infano kaj ni fervore petu ilin ke ili nun defendu la argentinan familion. Ni rememorigu kion Dio mem diris al sia popolo en momento de forta angoro : ‘Tiu ĉi milito ne estas via, sed tiu de Dio’. Ke ili nin sukuru, ke ili nin defendu kaj nin akompanu en tiu milito de Dio ».
Kelketaj pastroj kuraĝis kontraŭdiri la kardinalon Bergoglio, kaj aprobis la egalrajtan edziĝon. Inter ili estis la pastro Nicolas Alessio, kiu estis rapide forigita de la kurio. Ĉiteme li diris : « Ili min kondamnis kaj forigis pro miaj malidentaj ideoj. Bone notu ke tiu sama Eklezio ne alsendis eĉ malaprobon al pederastaj pastroj tiaj kia la episkopo Edgar Gabriel Storni, kiu komforte vivas ĉi tie en La Falda, en la montoj de Córdoba, aŭ kia Jules César Grassi kiujn ambaŭ celas juraj kondamnoj pro atencoj al neplenaĝuloj. Ne pli okazis puno kontraŭ Christian von Wernich, kondamnita pro deliktoj de krimo kontraŭ-homa. Ŝajnas al ni do ke tiu eklezio toleras la murdistojn kaj la perfortulojn en sia vico, sed ne tiun kiu malsame opinias kaj kuraĝas tion diri publike ».
Malgraŭ la klerika premo kaj la premgrupo ĉe la Kongreso de la Nacio, la 15an de julio 2010a la lando fariĝis la unua Sud-Amerika kiu agnoskas tiun rajton en la tuta nacia teritorio.
Bergoglio ĉiam sin montris kiel firma oponanto kontraŭ la nepuneblo de la memvola ĉesigo de gravediĝo en ĉiuj kazoj, eĉ en tiuj nepuneblaj laŭ la argentina leĝaro (ekzemple okaze de gravediĝo pro seksatenco). Li eĉ diris ke starigi leĝon tiucele estis « fia ». Centoj da virinoj estas grave vunditaj aŭ mortas en Argentino pro kaŝitaj abortoj, sed la nova papo nomas « kulturo de la morto » tiujn kiuj defendas la rajton de la virinoj decidi pri sia propra korpo kaj ĝin disponi.
En 2010, elde la luksa Alvear Palace Hôtel de Buenos Aires, la nova pontifiko de la katolika eklezio intervenis en seminario pri la Publikaj Politikoj organizitaj de la postuniversitata Lernejo Ville Argentine (en tiu epoko), la Universitato de la Savanto kaj la Universitato Charles III de Madrid, tio estas de institucioj privataj kaj elitaj. La kardinalo, ĉirkaŭata de la plej eminentaj personoj de la neoliberalismo de la 90aj jaroj kiuj kondukis Argentinon al la plej grava krizo kiun ĝi konis, disertis kaj subskribis dokumenton de neta opono al la registaro, tiel klare prezentante sian politikan sintenon. Li laŭtvoĉis frazon pri la malriĉeco, ĝin kvalifikante « nemorala, nejusta kaj eksterleĝa ». Ni rememorigu ke la argentina Ŝtato elspezas po 7,2 milionojn da dolaroj jare en salajroj kaj aliaj sumoj al la episkopoj, pastroj kaj al seminarianoj. Kaze de la episkopoj, 96 el ili ricevas po 4400 dolarojn monate, senimpostajn laŭ leĝo-dekretoj deciditaj de la lasta diktaturo.
Laŭdire Bergoglio promocias interreligian dialogon, sed li tion faras kun la plej reakciaj medioj de la aliaj kultoj, kia la evangeliismo reprezentita de la eksa deputitino Cynthia Hotton kiu estis furioza oponanto de la leĝo por la egalrajta edziĝo. Kun la publika aprobo de François, tiu ĉi prezentis leĝo-proponon pri « religia libereco » kiu respektis neniun ideon pri laika Ŝtato, kaj kiu ne aperis nur dank’ al aktiva ago de asocioj de kredantoj kaj de nekredantoj.
Unu tagon post la elekto de Bergoglio kiel Papo de la katolika Eklezio apostola kaj romana, la subpremintoj nun juĝataj pro kontraŭ-homaj krimoj faritaj dum la lasta militista diktaturo en la malliberejo « La Perle », surportis dum la proceso insignojn kun la koloroj de la Vatikana flago. Ni rememorigu ke dum festoj de la ducentjariĝo de la patrio, la katolika hierarkio, sub la supera aŭtoritato de François, neoficiale petis amnestion pro la genocidoj, temo kiun la registaro eĉ ne pritraktis, tial ke fine la Eklezio ne responsis la peton.
Por la argentinanoj kaj sud-amerikanoj kiuj defendas la Homajn Rajtojn, la elekto de Bergoglio ne estas bona novaĵo. Ni konas lian vivon kaj scias kion li kapablas. Li estas absolute certa ke la batalo por entute sekulara Latinameriko estos malfacila batalo kontraŭ la klerikaj fortoj.
Fernando Esteban LOZADA, Inĝeniero,
Proparolanto de Sudameriko de la Internacia Asocio de la Liberpenso (AILP)
Membro de la Argentina Coalition por Laika Ŝtato (CAEL)
Prezidanto de la Nacia Kongreso de Ateismo en Argentino
Eks-prezidanto kaj responsanto de la interinstuticiaj rilatoj de la Civila Asocio de la Ateistoj de Mar del Plata