La Liberpenso postulas ke la responsantoj kaj la komplicoj de la krimoj fare de la katolika Eklezio estu konviktitaj

Philippe BarbarinEnketo estis decidita de la juĝistaro de Lyon post pluraj plendoj kontraŭ altrangaj responsantoj de la katolika Eklezio, inkluzive kontraŭ la kardinalo-ĉefepiskopo de Lyon Philippe Barbarin pro ne-denunco de la pastroj kulpintaj seksajn atencojn kontraŭ junuloj malpli ol 15-jaraj. Laŭ la franca juro, tiu ne-denunco estas punebla je tri jaroj de malliberigo kaj je 45 000 € de monpuno.

La juĝisto pritraktanta la aferon, nun studas la dosieron post la deklaroj de la supozataj viktimoj de la pastro Bernard Preynat asertantaj ke la responsantoj de la Diocezo de Lyon, el kiuj la Kardinalo Barbarin, neglektis denunci tiun pastron al la polico, kiel devigate de la franca leĝaro. Tiu laŭdire alarmis pri tiuj krimoj ekde 1991. La pastro rekonis ke li seks-atencis junajn skoltojn inter 1986 kaj 1991, sine de grupo kiun li animis dum 20 jaroj.

Laŭ AFP, Vatikano antaŭe alportis sian subtenon al la ĉefepiskopo de Lyon, asertante ke li entute fidis lin kaj ke li pritraktos la problemon laŭ « granda responseco ». Informo el la rondo de la kardinalo eĉ asertis ke « tiu rimarko neniel celas la kardinalon Barbarin, kiu preskaŭ tuj post ol renkonti unuan viktimon suspendis la Pastron Preynat kaj petis konsilon el Romo, ja antaŭ ol unua plendo estis deponita. »

La ekzekutiva direktoro de National Secular Society de Britio, Keith Porteous Wood, ankaŭ proparolanto de Internacia Asocio de Liberpenso, kiu multajn jarojn laboris pri tiu dosiero de la seks-atencoj faritaj de pastroj, kaj provizis UNO-n per multaj pruvoj pri la kulpa silento de la katolika Eklezio, deklaris pri tiu ĉi afero : “ Mi sendas alvokon al la enketa juĝisto por fari ekzemplon en tiu ĉi diocezo, kaj jure persekuti kaj la supozatan agresinton kaj tiujn opiniantajn ke ili povas senpune malobei la leĝon. »

La Pontifika Komisiono por la protekto de la neplenaĝuloj reasertis meze de februaro ke la episkopoj estas devigataj mencii la kazojn de seksaj atencoj al la civila aŭtoritato, sed ĉiu deklaro de la papo pri tio estas pli modera ol la antaŭa. Lastan jaron, li anoncis la starigon de « Tribunalo de la Eklezio » (prefere ol fortigon de la leĝo) por pritrakti tian kazon, sed tiu tribunalo neniam kuniĝis. Revene de sia vizito en Meksikio, la papo deklaris, denove per « modera » tono, ke tiaj episkopoj devus demisii – sen eĉ diri ke li devigos ilin fari tion. La implicita subteno al Barbarin signifas ke oni rezignis la ideon mem laŭ kiu la episkopoj povus obei la leĝon.

La francaj ekleziuloj ŝajne kapvice rezistas fronte al la devigo raporti la seksajn atencojn al la civila aŭtoritato, tiel ebligante al la kulpintoj ke ili evitos la malliberigon, kaj al la seks-atencoj daŭri senpune. Tiu reoficialigo de la ĉi-antaŭa pontifika Komisiono, postsekvas sesion de instruo de la novaj episkopoj, okazintan en Vatikano, dum kiu la franca kardinalo Tony Attrella (pastro de la diocezo de Parizo, psikoterapiisto kaj instruisto ĉe kolegio Bernardins) klarigis al la episkopoj ke ili ne estas devigataj raporti pri seksaj atencoj al la civila aŭtoritato. En 2014, Uno denuncis Vatikanon post ol kardinalo gratulis francan episkopon pro lia malobeo al la leĝo kaj pro lia rifuzo raporti unu el tiuj kazoj al la justico.

En la plejmulto de la landoj, tiu regulo ne estas devigata, malgraŭ la rekomendo de Uno, kiel ekzemple en Irlando.