La internacia Asocio de Liberpenso alvokas sinjoron Jorge Mario Bergoglio alinomatan la papo François

Sinjoro la Episkopo de Romo,

Vi estas, laŭ tiu nomo de via funkcio, la estro de ĉiuj katolikoj en la mondo kaj vi responsas la tuton de la katolika episkoparo kaj de la religiaj kongregacioj kiuj troviĝas sub via religia aŭtoritato.

Vi ne ignoras la teruran dramon ĉe la monaĥinejo de Tuam en Irlando pri kiu la tuta mondo eksciis ke skeletoj de infanoj kaj de ĵusnaskitoj estis trovitaj en kuvo el betono, apud eksa katolika monaĥinejo en la grafejo de Galway. Inter 1925 kaj 1961, tiu loko, la Centro Sean Ross, gastigis junajn fraŭlinajn patrinojn gravedigitajn ekster edziniĝo. La historiistino Catherine Corless, traserĉante la arĥivojn malkovris ke 796 infanoj estis sekrete enterigitaj sen ĉerkoj nek tomboj, de la monaĥinoj de Bon Secours.

La responso de la religia kongregacio de Bon Secours, de kiu dependis la monaĥinejo de Tuam kaj kies sidejo situas en Parizo, estas entute efektiva. La katolika episkoparo de Irlando deklaris ke ĝi volas alporti sian tutan kontribuon en la starigo de la vero, alportante sian helpon al la Justico.

La nacia Federacio de la Liberpenso subtenata de centoj da francaj famuloj interpelaciis la Kongregacion du Bon Secours enParizo por ke ĝi malfermu ĉiujn siajn arĥivojn por la Justico. La registrita ricevatesto pruvas ke tiun peton ja ricevis la adresato. Sed tiu kongregacio de tiam plu silentas.

La franca Liberpenso, ĉe tiu neakceptebla silento, sendis kaj publikigis leteron al la Episkopo Georges Pontier, Prezidanto de la Konferenco de la Episkopoj de Francio por peti de li ke li postulu de tiu Kongregacio la malfermon de siaj arĥivoj. Ni disponas ankaŭ la registritan ricevateston de tiu peto.

Pere de la katolika ĵurnalo La Croix je la 26a de februaro 2015, la Konferenco de la Episkopoj de Francio respondis al la Liberpenso : « La kongregacio de la Monaĥinoj de Bon Secours de Notre-Dame Auxiliatrice de Parizo estas kongregacio laŭ la papa juro fondita en Parizo en 1824. Ĝi do dependas, laŭ la eklezia juro, nek de la episkopo de Parizo, nek de la Prezidanto de la Konferenco de la episkopoj de Francio. »

Klare, la responso emanas rekte de viaj instancoj en Vatikano. Ĉar la katolika Eklezio funkcias laŭ la hierarkia principo de aŭtoritato, la internacia Asocio de la Liberpenso petas de vi ke vi ordonu al la Kongregacio de Bon Secours, ke ĝi malfermu siajn arĥivojn por helpi la Justicon en la klarigo pri la veraj responsoj de tiu tragedio.

Bonvolu ricevi la esprimon de nia profunda fideleco je la efektivigo de la homa Justeco.

Christian Eyschen, por l’AILP