La internacia Asocio de la Liberpenso organizis sian 7an Kongreson en Parizo

Ĝi estis vere sukcesa !

Post Oslo (Norvegio), Mar del Plata (Argentino), Conception (Ĉilio), Londres (Britio), Montevideo (Urugvajo), Quito (Ekvadoro), sekvis Paris (Francio) kiu akceptis reprezentantojn de la Liberpenso el diversaj landoj kaj el ĉiuj kontinentoj. Dum kvar tagoj, preskaŭ 250 partoprenantoj ĉeestis la labor-sesiojn de tiu ĉi tutmonda Kongreso.

Bilanco estis farita pri la tri kampanjoj de la AILP :

  • Doni justecon al la viktimoj de la krimoj de la Eklezioj
  • Agi por ĉiea Disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj
  • Ĉesigi la publikan financon de la religioj

Ankaŭ tri aliaj temoj estis pridiskutataj :

  • La rajto de la virinoj al la Egaleco
  • La rajto morti en digno
  • La defendo de la Scienco, notinde fronte al la kreismaj minacoj

Je la internacia nivelo, la IHEU (Internacia Humanisma kaj Sekulara Unio), la FHE (Eŭropa Federacio Humanisma), la CFI (Skeptikuloj), la CLIPSAS (Komitato de internacia Ligo de la framasonaj Socioj subskribintaj la Alvokon de Strasbourg), asocioj membroj de la AAI (Internacia Ateista Kuniĝo) ĉeestis kaj esprimis siajn dezirojn kunlabori rekte kun la AILP.

Tiu komuna deziro kunagi havos baldaŭ gravajn rezultojn.

Vi trovos ĉi-kune :

  • La malferma diskurso de la Kongreso far Christian Eyschen, proparolanto de la AILP
  • La deklaro de la internacia Konsilio de la AILP, kiu estis aprobita.

La Aktoj de la Kongreso en tri lingvoj (franca, hispana, angla) estos baldaŭ disponeblaj.

Parizon, la 25an de septembro 2017