Deklaro de la internacia Konsilio de la AILP
« Violento kaj religioj »

Okaze de la freŝdataj teruraj okazaĵoj en Paris, Bruxelles, Londres, Barcelone, Cambrils, Charlottesville, Sorgout, Turku, Bangalore, la internacia Konsilio de la Internacia Asocio de la Liberpenso deziras rememorigi pri siaj historiaj kaj tradiciaj sintenoj :

  • Ĉiu monoteisma religio kaj ties strukturo entenas en si mem la violenton de revelacia vero, de la dogmo, de la sankta milito, de la krucmilitoj kaj de la dĵihado.
  • La sangaj teroristaj agoj, de Usono ĝis Rusio, de Francio ĝis Hispanio, de Finnlando ĝis Belgio kaj Britio, estas la sangaj evidentaĵoj de la violenta kaj barbara karaktero de la monoteismaj religioj .

La AILP kondamnas ĉiujn tiujn abomenindajn agojn kaj rifuzas la logikon de teorioj kiuj planas mondskalan alfrontadon inter la diversaj kulturoj kaj religioj, fine kun gigantaj masakroj. Tiuj teorioj celas oficialigi la kristanan Okcidenton kiel « remparon de la civilizacio ».

La AILP rememorigas ke la viktimoj (mortintaj aŭ vunditaj) de tiuj krimoj plurmilopas kaj ke la murdintoj venas de ĉiuj religioj. Neniu havas la ekskluzivecon de la barbareco. La plej multnombraj viktimoj de la barbaraj dĵihadistoj estas evidente la islamanoj mem.

Ĉe sia volo firme batali kontraŭ ĉia dogmismo kaj ĉia religia obskurismo, la AILP asertas ke :

  1. La politika Islamo estas ideologio kaj internacia politika-religia movado obskurema, kontraŭ-sekulara, liber-seniga, teokratia, prozeliteca kaj totalisma. Ĝi estas integrisma formo de la Islamo. Je planeda skalo, tiu movado estas eĉ pli danĝera ol tiuj plej fanatikaj el ĉiu alia religia integrismo, inkluzive de la kristana.
  2. La politika Islamo havas diversajn rimedojn por reklami pri si kaj por disvastiĝi, kaj la plej videbla el tiuj rimedoj estas la terorismo. Tamen, tiu ĉi lasta estas nur la videbla supro de la glacimonto, ĉar la islamismo disponas tutan gamon da propagand-rimedoj, ĝis la plej banalaj kaj kutimaj, kiel la normigo de pluraj islamaj praktikoj en la publikaj areoj, tiel transpasante la privatan perimetron ene de kiu la religio-praktiko devus esti limigita.
  3. Estas necese malpermesi la surmeton de vualoj en la institucioj de la Ŝtato kaj en la Publikaj Lernejoj.

Tiel, la AILP denuncas la islamismon, same kiel ĝi denuncas kaj kontraŭas ĉiujn religiajn integrismojn, kaj deklaras sian volon diligente batali kontraŭ tiu liber-seniga movado, analizante ĝian ideologion kaj ĝiajn diversajn rimedojn propagandi kaj farante proponojn por ilin alfronti.

La AILP reasertas ke la respekto de la konscienc-libereco estas esenca demokrata postulo, kiun oni starigu sur ĉiuj kontinentoj, interalie per entuta oficialigo de la Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato. La leĝo estu la sama por ĉiuj je la nomo de la principo de Egaleco de la Homoj.

Estante asocio demokrata kaj sekulara, la AILP opinias ke la rajto de la popoloj decidi mem, estas ankaŭ esenca postulo demokrata.

La rifuzo de tiuj du postuloj, estas notinda fonto de konfliktoj kaj de alfrontoj kiuj povas rezultigi nur militojn kaj barbaraĵojn ĉe kiuj la Homo ĉiam estas kaj la unua kaj la lasta viktimo.

Kiel tion montris en 1904 la Kongreso de Rome de la internacia Liberpenso, la Ŝtatoj estu « demokrataj, sekularaj kaj socialaj ». Jen la nura pacema vojo por la emancipiĝo de la popoloj.

Parizon, la 24an de septembro 2017