La Homaro ekestis origine libera.

La naturo kreis nek titolojn, nek religiojn, nek Ekleziojn, nek cenzuron, nek proprieton.

La Homaro mem konstruiĝis el la prahistorio, laŭ longa batalo kontraŭ la teruraj tumultoj de la planedo, kiujn ĝi nek konis nek komprenis.

Iom post iom eskapante el trudoj kaj malhelpoj kiujn la Homaro mem kreis, tiu ĉi devis por si mem firmigi siajn rajtojn.

La rajtoj de la Homaro nek firmiĝis nek akiriĝis kontraŭ aliaj supozataj « rajtoj », el nekonata deveno.

Ili ekzistas tial ke la Homaro ekzistas.

La rajtoj de la Homaro estas « evidentaĵoj en si mem »

La unua de tiuj rajtoj, la unua de tiuj liberecoj estas la rajto libere pensi.

Tiu unua kaj fundamenta libereco nomiĝas konscienc-libereco.

Fakte, antaŭas la Ekleziojn la Homaro.

Fakte, superas la Ekleziojn la Homaro.

Dioj, Eklezioj, superstiĉoj, dogmoj estas nenio alia krom homaj kreaĵoj.

Ĉiam pli da konscienco

« Pli da klereco ! »

Jarcentojn poste, ni volonte subskribus tiun frazon de Goethe.

La konscienc-libereco, estas la libereco de la Homaro ekzameni kaj sin ekzameni.

La Homaro estas erariva kaj perfektebla ĉar dotita je racio, do je kapablo kritiki.

Kion faris la Homaro, tion ĝi povas malfari.

La sinsekvaj generacioj ne povas resti eterne malliberaj.

Male al la Eklezioj, la Homaro libera kaj konscia rifuzis, rifuzas kaj rifuzos la ne-erarivon.

Kio veras por la Papoj tio ne veras por la homoj.

La Homaro estas perfektebla, kio signifas ke ĝi povas korekti sin kaj sin plibonigi ; ĝi enkalkulas la paradizon nek kiel kulpo-plenan kaj finiĝintan pasinton, nek kiel neatingeblan kaj mitan futuron, sed kiel ĉiutagan agon, eblan dank’ al la konscienc-libereco.

Direblas post Protagoras ke « la homo estas la kriterio de ĉio alia »

La homa genio estas senlima. Kapabla disigi la plej malgrandan ĉelon de la Universo, ĝi kapablas ankaŭ modifi sian propran strukturon, konkeri planedojn, studi la devenon de la mondo kaj pripensi sian propran futuron.

Ĝi bedaŭrinde estas kapabla programi sian propran detruon.

La destino de La Homaro estas la projekto de la Homaro kaj Prométhée, la ribelema, pravis depreni la fajron de tiuj kiuj ĝin posedis laŭ la Mitologio por ĝin doni al la homoj. Li estas metaforo de La Homaro batalanta por sia emancipiĝo.

Asertante la konscienc-liberecon, kio estas nenio alia krom la libereco de la Homaro, la Homaro ĉiam frontis la religiajn dogmojn.

Ĉiufoje kiam la Homaro progresis, sendepende de la maniero, kaj kiam ĝi asertis siajn rajtojn, la Eklezioj ĝin kondamnis.

La Historio

La listo de la martiroj kaj herooj de la konscienc-libereco evidente superas la mallongan reelvokon tie ĉi fareblan.

Socrate, estis kondamnita je venenigo ĉar li preskribis ke la junularo pripensu per si mem.

La filozofo de la Sorbonne, Abélard, estis stumpigita ĉar li konjektis ke lia propra opinio samvaloris kiel tiu de la « pastroj ».

Estis same pri Etienne Dolet, Giordano Bruno, Michel Servet., Vanino Vanini kaj multaj aliaj.

La sciencisto Galilée estis kondamnita ĉar li ne profesis malveraĵojn konformajn al la Biblio sed veraĵojn deduktitajn de liaj propraj studoj.

Kiam la unua teksto en Okcidento oficialiganta rajtojn (la « Magna Carta » en Anglujo en 1215) estis redaktita, la ĉefepiskopo de Canterbery Langton kiu subtenis ĝin, estis eksigita de la Papo.

La deklaracio de la Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano en 1789, en Francujo, estis kondamnita de la Papo.

Charles Bradlaugh, demokrate elektita en la Parlamento de Westminster en 1880, devis longe batali por havi la rajton kunsidi en la Parlamento sen esti devigata ĵuri fidon al la anglikana religio.

La pedagogo kaj liberpensulo de Hispanujo Francisco Ferrer i Guardia estis mortpafita en 1907 je la postulo de la katolika hierarkio.

La liberpensulo kaj liberviva kavaliro de la Barre estis mortigita laŭ ordono de la Eklezio kaj la gvidanto de la germana Liber-Penso, Max Sievers estis mortigita en Hambourg en 1943 de la nazioj.

La listo ja estas longa …

Ĝi atestas la nelacigeblan batalon inter la dogmo kaj la konscienc-libereco.

Niaepoke

Ĉiu homo konstatas ke la Eklezioj plu bridas kaj persekutas la konsciencojn. La Eklezioj ne ŝanĝiĝis.

Ekzemple, en Pakistano, la Doktoro Younus Shaikh, akuzita pro blasfemo estis kondamnita al morto en 2001 antaŭ ol havi la eblecon rifuĝi en Eŭropo post internacia kampanjo de solidareco. Li pasigis pli ol tri jarojn en la t.n. morto-koridoro.

En Niĝerio, la aktivulo Leo Igwe plurfoje estis arestita kaj malmilde traktata de la polico ĉar li defendis homojn akuzitajn pro « sorĉado ». Li estis liberigita en januaro 2011, post du tagoj de karcero, sekve de internacia kampanjo favore al li.

La itala juĝisto Luigi Tosti senĉese batalas por retrovi ĉiujn siajn rajtojn post sia forvokado ĉar li rifuzis prezidi seancon en justica ĉambro ornamita de krucifikso.

La « Granda ĉambro » apelacia de la Eŭropea Korto de Homaj Rajtoj, alvokita de la registaro de Berlusconi, ĵus pravigis, la 18an de marto 2011, la italan Ŝtaton kiu decidis plu trudi krucifiksojn en la lernejoj de la duoninsulo (afero nomata « Lautsi »).

Ekzistas ja aliaj ekzemploj, inter kiuj la freŝdata detruo de artaĵoj en Avignon en Francujo, fare de katolika atak-taĉmento, ĉar taksataj « blasfemaj ».

Akiri, defendi aŭ restarigi la konscienc-liberecon

Same kiel ĉiu rajto, la konscienc-libereco aperu en la tekstoj, ĉu tiuj estas Deklaracioj, Konstitucioj, Leĝoj aŭ juraj dokumentoj.

En iuj landoj, tiaj tekstoj ekzistas. Temas pri la Unua amendo de la Konstitucio de Usono : « La Kongres-ĉambro faru neniun leĝon kiu elmontros preferon al iu religio aŭ malpermeson de libera kredo, limigante la liberecon de esprimo, la liberecon de informado aŭ la rajton de la civitanoj sin paceme kuniĝi kaj sendi peticiojn al la Ŝtato por ricevi riparon de damaĝoj. » (1791), pri la Leĝo de Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato en Francujo (1905) « La Respubliko agnoskas, salajras kaj permonas neniun kulton. Konsekvence, ekde la 1a de januaro post la promulgado de ĉi tiu leĝo, estu forstrekitaj de la buĝetoj de la Ŝtato, de la departementoj kaj de la komunumoj, ĉiuj elspezoj koncernantaj la praktikon de la kultoj », de la 3a artikolo de la Konstitucio de Meksikio (1917) « neniu akiro, neniu posedo, neniu administrado de konstruaĵaj bienoj por la Eklezio, neniu jura statuso por la Eklezio », de Portugalujo, de la revolucia Rusujo en 1917, de la konstitucia referendumo en Bolivio (2009), de la « provizora » Konstitucio de Nepalo (2007), inter aliaj.

Ne estas superflue rememorigi ke tiuj tekstoj ofte estas malbone respektataj kaj ke ilin defendi aŭ restarigi estas necese ; ekzemple, en Francujo ĉiuj registaroj depost la registaro de Vichy malobeis la leĝon pri Disigo.

Tial ni laŭdas ĉiujn batalojn kiuj celas konscienc-liberecon, inter kiuj la freŝdatan abolon de la blasfem-delikto en Britujo. En Polando, en marto 2010, la episkopa magazino Gosc Niedzielny kaj la Ĉefepiskopejo de Katowice estis kondamnitaj ĉar ili komparis la feministon Alicja Tysiac kun naziaj krimuloj. Aliaj ekzemploj de venkoj estas konataj.

Ni salutas la plurfoje esprimitan postulon far la elektitaj responsantoj de la popolo en Irlanda Respubliko, ke finfine estu « forigita la specialan rilaton inter la katolika Eklezio kaj la Ŝtato », la jurajn batalojn en Aŭstralio kontraŭ la publika financado de la kongregacioj, de la klerikaj lernejoj en Usono (« vouchers »), kaj la nelacigeblan agadon en Kebekio por ĉesigi la publikajn preĝojn dum la konsilioj.

Ni laŭdas la kontraŭklericalajn manifestaciojn en Polando, en Italujo ; ni laŭdas la dekojn de miloj da personoj defilantaj sur la stratoj de Beyrouth au Libano por diri « La laikeco estas la solvo », en lando kie la sistemo estas kompleksa mikso de povo-partigo bazita sur komunumaj kvotoj ; la miloj da manifestaciantoj en Tunizio alproprigantaj la sloganon « Laikeco = libereco kaj tolero », « por Laika Tunizio » ; la miloj da manifestaciantoj en Londono defilantaj okaze de la vizito de la estro de la katolika Eklezio por diri « Make the Pope pay » ; la laikaj manifestaciantoj en Hispanujo …

Sub ĉiuj latitudoj, sur ĉiuj kontinentoj, varias la formo sed samas la esenco : postulo de la konscienc-libereco !

Ni agadas por abrogacio de ĉiuj Konkordatoj, kontraŭ ĉiu religia milito kaj kontraŭ ĉiu « civilizada konflikto »

Pripensoj

Niaj tradicioj kaj niaj bataloj, inkludante la mociojn kaj rezoluciojn de la monda Kongreso de la Liber-Penso en Romo en 1904, estas la pruvo kaj la promeso de niaj engaĝoj.

En la tradicio de la monda Kongreso de Romo en 1904, la ĉeestantoj aŭ anstataŭatoj de la monda Kongreso de Oslo la 12an de aŭgusto 2011, fondante la AILP (Asocio Internacia de la Liber-Penso) decidas initi du kampanjojn, nome por la vereco pri financado de la religioj kaj por la justeco al la viktimoj de la Eklezioj.

Ĉar ni estas favoraj al la konscienc-libereco, kio implicas la Disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato, ni volas ke la financado de la religioj estu klara, tiu « ekonomio malhela » kiu debetas la budĝetojn de la Ŝtatoj malprofite al la Sano, al la Instruado, profite nur al tiuj kiuj sin mem kvalifikas « spiritaj »

Ni volas justecon por la viktimoj de la Eklezioj.

Justeco ne estas pento.

Pento estas religia koncepto kiu koncernas nur la Ekleziojn, kiuj sin mem lokas super la homaj leĝoj.

Ni volas la justecon, kio implicas, kaze de konviktita kulpo, punojn, inkluzive jurajn, financajn kaj moralajn.

Justecon por la viktimoj de seks-atencoj fare de Eklezioj ; kiuj ŝajne estas institucio ene de Institucio.

Justecon por la viktimoj de la diskriminacioj, de la Kvara Konsilio de Latran en 1215, kondamnanta la judojn al surmeto de specifa tol-peco, de la Inkvizicioj kontraŭ la judoj, la musulmanoj aŭ « herezuloj ».

Justecon por la popoloj koloniitaj kaj « evangelizitaj », senigitaj je siaj rajtoj kaj je siaj teroj en Afriko, en Azio, en Latina Ameriko, en Norda Ameriko. Laŭ la paroloj de J. Kenyatta « Kiam la Blankuloj venis en Afrikon, ni posedis la terojn kaj ili havis la Biblion. Ili instruis nin kiel preĝi kun fermitaj okuloj : kiam ni malfermis la okulojn, la Blankuloj posedis la terojn kaj ni havis la Biblion. »

Ni volas la plenan liberecon de la scienca esplorado, respekte al ĉies konscienco.

Ni volas la rajton por virinoj disponi sian korpon.

Ni volas la plenan disigon de la instruado kaj de la religio. Liberecon al la familioj instrui kion ili opinias bona al siaj infanoj, sed tio povas esti la tasko nur de la publika Instruado.

Ni ne riproĉas la homojn pri iliaj opinioj.

Ni riproĉas la instituciojn ke ili trudas opiniojn.

Perspektivoj

Ni, ĉeestantoj aŭ anstataŭatoj ĉe la monda Kongreso de la Liberpenso en Oslo, konfrontataj, same pro niaj studoj kaj pro la situacio pri la esenca problemo de la konscienc-libereco, sen emo anstataŭi iujn ajn asociojn kaj organizaĵojn, ĉu naciajn ĉu internaciajn, asertas :

  • la konscienc-libereco estas konstitua elemento de la demokrateco
  • la konscienc-libereco estas konstitua elemento de la Homaro

Ni ĵuras :

  • defendi ĉie kaj por ĉiuj tiun liberecon
  • frate kaj solene elmontri nian solidarecon al ĉiuj persekutataj aŭ persekuteblaj pro siaj opinioj.
  • proponi al ĉiuj kiuj rekonas sian opinion en tiu Manifesto ke ili sin kunigos al tiu batalo.
Categories: