Kundeklaro de la « Amikoj de Hypathie » (membroj de AILP) kaj de la Eŭropa Ofico de Kunordigado de la Liberpenso
La havaĵo de la ortodoks-greka Eklezio apartenas al la greka popolo, sed ne al ties kreditoroj. Same kiel la francaj revoluciuloj de 1789 naciigis la havaĵojn de la eklezio, la greka popolo povas konsideri ke la riĉaĵoj de la eklezio rezultas de la laboro de la Grekoj kaj apartenas al ili.
La 22an de julio, la greka Parlamento aprobis la duan parton de la Plano trudata de la triumviraro, plano kiu devigas privatigojn, malkonstruon de la publikaj servoj, de la san-sistemoj, de la emerit-pensioj kaj de la labor-rajto, intensigon de la konfiskoj kaj de la eksigoj kaj malpliigon de la aĉetpovo, je la supozata celo « repagi ŝuldon » kiu estis jam plurfoje repagita tra la interezoj.
La nekontribuo de la greka Eklezio jam estis elvokita. Ĉirilate oni citas la socialajn helpojn kaj la manĝo-donacoj kiujn provizus la eklezio. Temas, en la plej favoraj okazoj, pri kvazaŭ-ŝerco, tial ke la posedaĵo de la greka Eklezio kaj de la monaĥejoj, tiom disa kiom multforma, verŝajne superas la valoron de la supozata ŝuldo.
Io estas facile kontrolebla : la societoj kaj institucioj de la ortodoksa Eklezio verŝajne posedas Ŝtatajn obligaciojn interez-profitajn je 6 % kio sole valoras 40 % de la sumo ŝuldata de la greka Ŝtat-trezoro kies pagon postulas la Triumviraro. Kaj dume la pastroj plu estas pagataj el la budĝeto de la Ŝtato.
La konfisko per la leĝo de la senrajta havaĵo ligita al tiuj obligacioj, ebligus savon de miloj da vivoj, de miloj da dungoj kaj ekvilibrigon de la emerit-sistemo ; tio ebligus, krome, neneglekteblan kontribuon en la relanĉo de la ekonomio.
La eŭropa Ofico de kunordigado de la Liberpenso agadas, kun la grekaj liberpensuloj por :
- la vero pri la havaĵo kaj pri la enspezoj de la greka Eklezio kaj de la monaĥejoj : necesas nacia komisiono de enketo !
- la konfisko per la leĝo de la senrajta havaĵo de la Eklezioj kaj ties atribuo al la bezonoj de la popolo kaj al la publikaj servoj.
- la pago far la greka Eklezio mem de la salajroj de la ekleziuloj, same kiel de iliaj asekuroj kaj pensio-sistemoj, de la pago de la renovigado de la preĝejoj, kaj de la impostoj.