DEKLARACIO

La internacia Asocio de la Liberpenso (AILP) agas ĉiuokaze kontraŭ la entrudiĝo de la religioj kaj de iliaj simboloj en la publika sfero

La AILP estis fondita en Oslo la 10an de Aŭgusto 2011a. En ĝia Fondo-Manifesto por la libereco de konscienco, la problemo de la Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtatoj, de ĝia oficialigo kie ĝi ne ankoraŭ ekzistas kaj de ĝia defendo kie ĝi estas minacata, estas la fundamentaj celoj de la liberpensuloj tra la mondo.

La AILP konstatas ke ĉie, sur ĉiuj kontinentoj, la religioj provas trudi siajn regulojn kaj siajn simbolojn en la publika sfero. Tio ĉi estas atenco al la libereco de konscienco de la loĝantoj de la koncernataj landoj.

La religioj provas trudi siajn dogmojn kaj sian eston en la publika sfero sur la tuta planedo, al ĉiuj popoloj kaj nacioj. La AILP rifuzas tiun pretendon de la religioj superregi la mondon denove. Iliaj estintecoj estas nenio krom sango-fluo kaj obskurismo starigita kontraŭ la moderneco, la progreso kaj la libereco.

En Hispanio, la Asocio Europa laica, membro de la AILP, firme aktivas kontraŭ la decido de la katolika Eklezio por instaligi 1 300 kristanajn krucojn supre de la Sierra de Guadarrama.

Grupo da katolikoj ĉiujare iras al la supro, kadre de ekskurso kiu kostas po 10 eŭrojn. La paŝantaj fideluloj grimpas laŭ la padoj, ŝarĝitaj per krucoj, per bildo de la Virgulino kaj per hispanaj kaj vatikanaj flagoj. Poste, ili fotas sin reciproke.

Ni notu ke du novaj celoj estis aldonitaj al la jam cititaj de la antaŭaj fojoj : instigi al la engaĝiĝo kaj al la proksimigo de la kristanoj “kontraŭ la estonta islama invado” kaj al la batalo kontraŭ “la liberala akomodo kiu invadas la socion. Tiel, la 9an de la lasta aŭgusto, dum sia kvara manifestacio, la pinto de la Maliciosa (1 540m), meze de la nacia parko de Guadarrama, estis « ornamita » per kruco kvar metrojn alta.

En Saud-Arabio, la registaro de la Reĝo kondamnis la saud-araban blogiston Raif Badawi je 1 000 vipo-frapoj sur la publika placo kaj je 10 jaroj da mallibero. Tio celas publike elmontri, antaŭ ĉies okuloj, ke la religio de la Princoj estu aplikata kaj suferu neniun kritikon. La publika sfero tiel estas uzata kiel rimedo por trudi la islaman Ŝarjaon al ĉiuj.

Oni scias ankaŭ ke en tiu lando, kies reprezentanto manifestaciis por la « esprim-libereco » en Parizo la 11an de januaro 2015a pri la mortigaj atencoj en Francio, okazis en 2014, dek du senkapigoj en publika loko.

En Usono, la Asocio American Atheist’s, membro de la AILP, agadas defendante la Unuan amendon de la Konstitucio kiu starigis « disigo-muron inter la Eklezioj kaj la Ŝtato » (Thomas Jefferson – 3a Prezidento de Usono). Ĝi oponis la starigon de granda kruco ĉe Ground Zero en la Muzeo dediĉita al la viktimoj de la 11a de septembre 2001a, antaŭ la supera Kortumo de la Ŝtato de Novjorko.

American Atheist’s kvalifikis la favoran decidon de tiu Kortumo kiel « pluigo de la kristana privilegio ». AA freŝdate batalis kontraŭ la uzo de la Julfesto kiel religia festo en la publikaj areoj kaj denuncas la delikton je blafemo oftan en tiu lando.

En Argentino, post la elekto de la papo François, operacio de sistema entrudiĝo en la publikan sferon estas organizata de la katolika eklezio. En reago al tiu operacio, la Argentina Koalicio por laika Ŝtato kaj unu el ĝiaj organizaj membroj, nome la Civila Asocio de la Ateistoj de Mar del Plata, ambaŭ membroj de la AILP, lanĉis la kampanjon « Laikaj Municipoj Dra Carmen Argibay ». Temas pri helpo al ĉiu laika organizaĵo kiu tion dezirus, por ke tiu deponu apelaciojn por la forigo de la religiaj simboloj en la publikaj konstruaĵoj.

En Ekvadoro, en Quito, la kulturaj centroj membroj de la AILP konstatas ke ĉiuspecaj kuniĝoj estas regule organizataj ĉirkaŭ giganta kruco starigita okaze de la veno de la Papo Wojtila. Ili same denuncas la ĉeeston de statuo de la Virgulino en la korto de la Justicejo kaj ke la armeon patronas la Virgulino Mercedes.

En Urugvajo, la organizaĵoj membroj de la AILP aktivas por rifuzi la publikan financadon de la religia edukado, defendas la leĝon por memvola aborto kaj agadas kontraŭ aliaj entrudiĝoj de la eklezioj en la publika sfero.

En Francio, la nacia Federacio de la Liberpenso gajnis procesojn kontraŭ la ĉeesto de la kristanaj kripoj en la oficialaj konstruaĵoj de la franca Respubliko. Tio estigis gravajn amasmediajn debatojn dum kiuj la Liberpenso alfrontis la religiojn (ĉiujn unuigitajn favore al la ĉeesto de siaj simboloj en la publika sfero) kaj la politikistojn je ilia servo.

Aliaj procesoj kaj diversaj agadoj plu okazas kontraŭ la volo de la katolika Eklezio marki la publikajn areojn per siaj kristanaj simboloj. Sed la lando de Voltaire estas vekiĝanta. La Liberpenso kapvicas en tiu agado.

La internacia Asocio de la Liberpenso (AILP) agas ĉie sur ĉiuj kontinentoj por la Disigo de la Religioj kaj de la Ŝtatoj !