La AILP estas feliĉa aldoni sian nomon al tiu deklaracio de Sophie In’t Veld, eŭropa deputitino, kaj de 40 aliaj eŭropaj deputitoj. Konforme al siaj principoj de defendo de la libereco de la individuoj kaj de la libereco de konscienco, ĝi evidente subtenas senrezerve tiun ĉi tekston.

Ni estas konsternitaj konstati ke la partoprenintoj de la Marŝado de la Egaleco – kiu okazis unuafoje en la pola urbo Bialystok la lastan 20an de julio – estis viktimoj de paroloj de malamo kontraŭ LGBTI-anoj kaj de fizikaj violentoj fare de ekstrem-dekstraj grupoj kaj de huliganoj.

Tiuj lastaj provis haltigi la pacisman defiladon alĵetante ŝtonojn, ovojn kaj petardojn – sed ankaŭ frapante aŭ insultante la partoprenantojn – kio estis entute raportita kaj de la tradiciaj amas-medioj kaj de la sociaj retoj. Tio ĉi okazis nur kelkajn tagojn post ol la pola magazino Gazeta Polska anoncis sian planon disdoni glu-afiŝetojn « areo sena je LGBTI ».

De monatoj, la reganta partio PIS prezentis la komunumon LGBTI-an kiel publikan malamikon kaj kiel minacon por la katolikaj kaj tradiciaj valoroj de Pollando. Ni estas maltrankvilaj konstati ke tia reago instigas la inklinojn kontraŭ-LGBTI-ajn en kaj ekster Pollando. La libereco de kunveno, la rajto al la digno kaj al la ne-diskriminacio estas la pilieroj de la demokratio. Tial ni firme kondamnas tiajn ekzemplojn de fiparoloj kaj ni instigas la polajn aŭtoritatojn same fari, por garantii al ĉiu civitano la rajton vivi sen diskriminacio kaj violento. Tial, same kiel la intergrupo LGBTI, ni opinias ke, kaj plu agados por ke la eŭropa Unio decidu solvojn de protektado kaj garantiu entutan egalecon de ĉiuj civitanoj, konforme al la valoroj de UE. Ni ankaŭ plu postulas la decidon de komunaj reguloj sine de UE rilate al la paroloj de malamo (inkluzive de la diraĵoj kontraŭ-LGTBI-aj).

Ni do postulas :

ke la polaj aŭtoritatoj protektu la homajn rajtojn por ĉiu civitano, inkluzive de tiuj de LGBTI, interalie la liberecon de esprimo, la liberecon de kunveno kaj la rajton ne esti atencita aŭ diskriminaciita. Tio inkluzivas la jurajn persekutojn kontraŭ la farintoj de violentoj kontraŭ-LGTBI-aj kaj dirintoj de fiparoloj, kaj monkompenson al iliaj viktimoj. Ni kalkulas je la polaj aŭtoritatoj ankaŭ por provizi per protekto la estontajn Marŝadon de la Fieroj en Pollando kaj la “marŝadon kontraŭ la violento” organizitan ĉi tiun dimanĉon la 4an de aŭgusto en Bialystok, por ke ili okazu en sekuro kaj paco.

ke la eŭropa Komisiono agu favore al la tiom atendita Equality Directive, por ke ĉiu civitano de la eŭropa Unio ricevu la plej efikan protektadon kontraŭ diskriminacioj, ke ĝi faciligu la starigon de komunaj reguloj koncerne la parolojn de malamo, kaj ke ĝi decidu strategion LGBTI-an kiel eble plej frue.

  • Sophie in’t Veld MEP, Vic-Prezidanto Intergrupo LGBTI
  • Malin Bjork MEP, Vic-Prezidanto Intergrupo LGBTI
  • Tanja Fajon, Vic-Prezidanto Intergrupo LGBTI
  • Robert Biedron eŭropa deputito
  • Sylwia Spurek eŭropa deputito
  • Giuliano Pisapia eŭropa deputito
  • Hilde Vautmans eŭropa deputito
  • Fredrick Federley eŭropa deputito
  • Birgit Sippel eŭropa deputito
  • Giuseppina Picierno eŭropa deputito
  • Josianne Cutajar eŭropa deputito
  • Manuel Bompard eŭropa deputito
  • Monika Vana eŭropa deputito
  • Anne-Sophie Pelletier eŭropa deputito
  • Younous Omarjee eŭropa deputito
  • Jackie Jones eŭropa deputito
  • Brando Benifei eŭropa deputito
  • Maria Arena eŭropa deputito
  • Karen Melchior eŭropa deputito
  • Mónica Silvana González eŭropa deputito
  • Theresa Griffin eŭropa deputito
  • Agnes Jongerius eŭropa deputito
  • Alex Agius Saliba eŭropa deputito
  • Petra de Sutter eŭropa deputito
  • Abir Al-Sahlani eŭropa deputito
  • Evin Incir eŭropa deputito
  • Claude Moraes eŭropa deputito
  • Heidi Hautala eŭropa deputito
  • Izaskun Bilbao Barandica eŭropa deputito
  • Jude Kirton-Darling eŭropa deputito
  • Julie Ward eŭropa deputito
  • Jill Evans eŭropa deputito
  • Rosa d’Amato eŭropa deputito
  • Kati Piri eŭropa deputito
  • Iratxe Garcia Pérez eŭropa deputito
  • Martin Hojsik eŭropa deputito
  • Rasmus Andresen eŭropa deputito
  • Rory Palmer eŭropa deputito
Categories: Diversaj