Al la delegitoj de la 106a sesio de l’OIT

La Internacia Asocio de la Liberpenso, partoprenante la sesiojn de l’OIT, invitas vin al debato. Fakte la liberpensuloj maltrankviliĝas pri la konstatebla disvolviĝo en iuj landoj, de la superigo de la komunumaj apartenoj por silentigi la pravajn postulojn de la salajratoj, eĉ se tiuj havas la samajn religiajn konvinkojn kiel iliaj dungantoj.

La labor-deco implicas la respekton de la normoj de l’OIT, far la registaroj kaj la posedantoj, ebligantaj la sindikatan liberecon, la liberon sindikaniĝi kaj la konscienc-liberecon. Temas antaŭ ĉio pri la respekto de la digno de la salajratoj.

Tial la liberpensuloj subtenas la klopodojn larĝigi la ratifikon kaj la aplikadon de la konvencioj kiuj certigas la efektivecon de la sindikata libereco, la aplikadon de la sindikata juro kaj de la nedisigebla striko-rajto.

Venu debati al la
Universitata Protestanta Centro n°1 (cup1)
2, av du Mail en Genevo (je la 7a etaĝo)
ĵaŭdon la 15an de junio de 5h30 ĝis 7h30 posttagmeze

Categories: Eventoj