La 9an de julio 2019a

Karaj amikoj,

Karaj kamaradoj,

Same kiel vi jam scias, la Internacia Asocio de la Liberpenso estis fondita en Oslo en Norvegujo, la 10an de aŭgusto 2011a.

Ĝi nun ekzistas sur ĉiu kontinento kaj arigas grandan nombron da Ateistaj, Liberpensaj kaj sekularaj asocioj. Ĝin reprezentas 11 pro-parolantoj kaj Internacia Konsilio kun kvardeko da membroj el ĉiuj kontinentoj. La tri uzataj lingvoj estas la franca, la angla kaj la hispana.

La AILP estas reprezentata ĉe la Komitato de la Homaj Rajtoj de UNO, ĉe la Internacia Organizaĵo de la Laboro kaj baldaŭ ĉe UNESKO.

Ni eksciis ke okazos la tutmonda Kongreso de UMLP de la 12a ĝis la 14a de septembro 2019ª en Luksemburgio.

Tiuokaze, la AILP deziras proponi renkonton al la UMLP, por debati pri ebla opinio-konverĝo kaj pri kunagado de niaj du internaciaj asocioj, cele al la limigo de la ago-diseco de la Liberpensaj asocioj.

Ni plu restas je via dispono por eventuala debata renkontiĝo. Momente, bonvolu ricevi la esprimon de niaj amikaj salutoj liberpensaj.

Christian Eyschen (Francujo), Maria Mantello (Italujo)