Deklaro de la Fondumo Kazimierz Lyszczynski pri la defendo de la teatro Powszechny kaj de la libereco

Hodiaŭ kunigitaj antaŭ la teatro Powszechny de Varsovio, ni povas kontente atesti ke ĝi estas liberigita de la faŝismo kaj de la katolika fanatiko.

La operacio de la ekstrem-dekstra partio ONR, kiu volis « ĉesigi la blasfemon ĉe la teatro Powszechny », fine entute fiaskis. La trupo de la teatro ne cedis antaŭ la minacoj kaj la atakoj. La invado de la teatro ne efikis kiel atendite : la prezentoj de la teatraĵo « Klątwa » (La malbeno) enscenigita de Oliver Frljić ja okazis, la spektantoj eniris en la teatron tute sekure kaj eliris sub la protekto de la polico kaj de la civitanoj.

Inter la bruegaj surgenuaj preĝoj, la naciistoj sin allasis al agoj de vandalismo, al ĵeto de fumaĵoj kaj de korodaĵoj, kaj samokaze al uzo de fizika violento.

Sed la ĉeesto de multnombraj fidindaj defendantoj de la teatro, de la esprim-libereco kaj de la arta kreo-libereco, ebligis forpuŝi tiujn atakojn. Ni ja atente observos la disvolviĝon de la enketo pri tiuj kontraŭleĝaj agoj.

Temas pri grava venko. La partizanoj de la naciista-katolika teroro ne sukcesis perforte formetigi « Klątwa » el la afiŝo, kiel okazis antaŭe pri la teatraĵoj « Golgota picnic » kaj « La junulino kaj la morto ». Estas ankaŭ grava sperto kiu montras ke sen la institucia subteno de la Ŝtat-aŭtoritato, kiun ĝi ĉifoje ne profitis, la ONR ne povas efike teruri la socion.

Tial ni postulas ke la registaro ĉesigu sian subtenon al fortoj kaj movadoj kiuj elmontras faŝistajn simbolojn sur siaj standardoj kaj dissendas faŝistan ideologion kiu okazigis en la lasta jarcento genocidon tian kia ne ankoraŭ vidiĝis antaŭe en la Historio.

Kiel civitanoj ni asertas ke ni ne permesos ke oni senigos nin pri niaj demokrataj rajtoj, koste ekhavitaj per la malfacila batalo kaj per la sango de niaj antaŭuloj. Ni ne cedos antaŭ la naciista-katolika subpremo. Ni defendos la homajn rajtojn kaj la civilan liberecon, el kiuj la plej fundamentajn kiaj la liberecoj de konscienco, de esprimo, de arto, de scienco-studo kaj de informo.

Ni ne toleros ke oni murdos la demokratecon !

Varsovion, la 31an de majo 2017a

Vidu ankaŭ :

Categories: Diversaj