Alvoko por la defendo de la Teatro « Powszechny » kaj de la arto-libereco

Ni invitas vin veni multnombraj por defendi la Teatron « Powszechny » en Varsovio sabaton la 27an de majo, je la 5h00 posttagmeze. Ni havas informojn laŭ kiuj la aŭtoritato instigas al la violento pere de la membroj de la Radikal-naciista Kampo cele al perturbo de la pacema manifestacio kaj por superi la rezistadon de la civitanoj kontraŭ la batoj al la arto-libereco kaj al la libereco de konscienco.

Iniciatintoj de daŭra kampanjo de malamo en la amasmedioj de la katolika dekstro, de uzo de fizika violento kontraŭ la spektantoj ĉe la prezentado de la teatraĵo « Malbeno » en la lasta aprilo, ne estis rigardataj responsaj je siaj agoj. Nun, kuraĝigite de sia nepuniteco, la naciistoj planas brutalan atakon kontraŭ la artistoj kaj kontraŭ la sidejo de la teatro.

Estas nia devo de civitanoj ke ni defendu la fundamentajn valorojn de demokrateco.

Nen al la silentigo de artistoj !

Nen al la teroro nacia-katolika !

Nen al la murdo de la demokrateco !

Ni alvokas niajn kuncivitanojn ke ili rezistu antaŭ la kreskanta ondo de la nacia-katolika premo.

De la fondumo Kazimierz Lyszczynski, Pollando

Vidu krome :

Categories: Diversaj