Deklaro de la Fondaĵo Kazimierz Lyszczynski pri la defendo de la libereco de arta kreado

La Fondaĵo Kazimierz Lyszczynski firme protestas kontraŭ nova ideologia atenco kontraŭ la libereco de esprimo, kontraŭ la arta agado kaj la arto mem en Pollando.

Post longa malamo-kampanjo disvolviĝinta tra la ekstremistaj katolikaj amasmedioj, membroj de la « Junularo de la tuta Pollando » netolereble kondutis violente kontraŭ alirantoj al la « Teatro Powszechny » de Varsovio por ĉeesti la spektaklon « Klatwa » (Malbeno) de Oliver Frljić.

La junaj naciistoj provis perforte bloki la aliron al la teatro kaj malhelpi la spektadon al la publiko. Tiu nova provo — post la teatraĵoj « Golgota picnic » kaj « La junulino kaj la morto » — limigi surstrate kaj perforte la liberecon de esprimo, de opinio kaj de konscienco en Pollando. Tiuj neakcepteblaj atakoj kontraŭ la fundamentaj demokrataj valoroj, okazis je la aprobo kaj sub la instigo de la katolika Eklezio, cetere kun la konsento de la registaro.

Tiu volo de la hierarkio de la Eklezio trudi al la Poloj modelon de nacia identeco fonditan sur kunmikso de katolika fanatismo kaj de ultranaciismo, detruas ne nur la polan demokratecon sed ankaŭ kompromitas la eblojn kaj la aspirojn de la Poloj vivi en libera kaj moderna lando, sine de la familio de la eŭropaj nacioj .

La publika akuzo de « blasfemo » far la pola episkoparo kontraŭ la kreintoj kaj la aktoroj de la spectaklo « Klatwa » estas la esprimo mem de la grandiĝanta arogo de la polaj episkopoj. Ni rememorigu ke la delikto de blasfemo ne ekzistas en la pola juro. Tiu termino venas de la fifama kanono pretekste de kiu la (Ne-sankta) Inkvizicio torturis kaj murdis per kruelaj rimedoj dek-milojn da homoj en Eŭropo. En la demokrataj landoj tiu regularo estas neaplikebla aŭ kaduka.

La provoj restarigi kaj rebruligi la ŝtiparojn en Pollando rememorigas al ni la plej malhelajn paĝojn de la homa historio kiel tiujn de la Eklezia. La aŭtoritatoj de la Eklezio kaj iliaj politikaj aliancanoj fakte retroviĝas en la sama kampo kiel la islamistoj kun siaj barbaraj pritraktoj al la laŭdiraj « blasfemantoj » en la landoj kiujn ili regas.

Ni oponas la enkondukon de la ideologia teroro en Pollando kaj ni certigas nian entutan solidarecon al ĝiaj viktimoj. Ni alportas nian tutan subtenon al la manifestacio por la libereco de penso kaj de esprimo kiu estos organizita, dimanĉon la venontan 30an de aprilo je 4h30 posttagmeze antaŭ la « Teatro Powszechny » (20 straton Jan Zamoyski), de la movado « Solidaraj civitanoj en aktivado ».

Ni alvokas ĉiujn niajn civitanojn ke ili baru la vojon al la kreskanta ondo de la naci-katolika subpremo.

Fondaĵo Kazimierz Lyszczynski, 2017-04-27

Categories: Diversaj