Publika Deklaro de la Urugvaja Asocio de la LiberPensuloj kaj la AILP
Respondo al la paroloj de la pastoro Marquez rilate al la seksaj inklinoj de la civitanoj
Montevideo, la 7an de februaro 2017a

La Leĝo 17.817 de la 6a de septembro 2004a, titolita « Agado kontraŭ la Rasismo, la Ksenofobio kaj la Diskriminacio » konkludas je neceso konstante analizi la nacian realecon, kaj precizigas : « Pri diskriminacio, oni komprenu ĉiu distingo, apartigo, limigo, prefero aŭ perforto fizika aŭ morala bazita sur la etna deveno, la haŭt-koloro, la origina nacio, la handikapo, la fizika aspekto, la genro, la seksaj inklino aŭ identeco, kies celo kaj rezulto konsistus en neniigo aŭ limigo de la konsidero, de la ĝuo aŭ de la plenumo de la homa egalrajto kaj de la fundamenta libereco en la areo de la publika vivo koncerne i.a. la politikon, la ekonomion, la socialon, la kulturon. »

Tiu leĝo klare pretendas disvolvi la kunvivon surbaze de la respekto, de la reciproka tolero, de la akceptemo al « la aliulo » diskriminaciata pro antaŭjuĝoj – interalie – hereditaj el la tradicio, laŭ dogmo, filozofa skolo aŭ pensmaniero.

Kiel natura plilongigo de la sekulareco proklamita de la artikolo V de la Konstitucio de la Respubliko, la Ŝtato devas klopodi al la diskonigo kaj al la defendo de la rajtoj de ĉiuj civitanoj krom ĉia ideologia aŭ religia primaso. Ĉi-kuntekste, la reprezentantoj de la institucioj de la civila socio havas la plenan responson respekti kaj flegi etoson de akordo kaj de reciproka respekto.

Ĉe tiuj konsideroj, la fiaj paroloj kvazaŭ absurdaj, aldiritaj de la pastoro Marquez al kategorio de civitanoj : « la geja premgrupo propagandas por la pederastio kaj por la bestoamo » ĝuste kontraŭas tion antaŭe diritan kaj flegas la religian maltoleremon. La fakto mem ke Marquez estras religian institucion ene de la urugvaja socio ja gravigas la signifon de lia preĝo, bazita sur la malamo kaj la antaŭjuĝoj.

Ĉe ĉio ĵus dirita, la Urugvaja asocio de la LiberPenso (A.U.L.P) postulas ke la Ŝtato ordonu enketon, surbaze de la televidaj arĥivoj disponeblaj kaj decidu ĉu estis malobeo de la Penala Kodo de Urugvajo, kaj, se tiel estas, firme kondamnu ĉiun atencon al la publika ordo kaj al la civila paco.

Artikolo 149 BIS : Instigo al la malamo, al la malestimo aŭ al la violento rilate specifajn personojn : « Tiu kiu publike, aŭ per ĉia rimedo de publika dissciigo, instigus al la malamo, al la malestimo, aŭ al ĉiuspeca formo de violento morala aŭ fizika kontraŭ unu aŭ pluraj personoj, pro ties haŭt-koloro, ties etna deveno, ties religio, ties nacia origino, ties seksaj inklino aŭ identeco,estos punita je malliberigo tri ĝis dek ok monatojn. »

Urugvaja Asocio de la LiberPensuloj (AULP)
Membro de la Internacia Asocio de la LiberPenso

aulp.uy

Categories: Diversaj