internationalfreethought.org
Hejmpaĝo > [Esperanto] Internacia Asocio de Liberpenso > Diversaj > 2018-02-25 : Komunikaĵo fare de CLP-KVD : Solidareco kun la Liberpensuloj de (...)

2018-02-25 : Komunikaĵo fare de CLP-KVD : Solidareco kun la Liberpensuloj de Tunizio

lundo 4a junio 2018

Rondo de Liberpenso — Kring voor het Vrije Denken (Belgio), membro de la AILP Gazet-komunikaĵo

Agreso de la prezidanto de la tunizia Liberpenso

Hatem Limam, prezidanto de la Asocio de la Liberpensuloj de Tunizio (ALP), estis fizike agresita merkredon la 21an de februaro. Frapite kaj postkurite de nekonatoj sur la stratoj de Tunizo ĝis sia hejmo, li suferas multajn kontuzojn.

La Asocio de la Liberpensuloj de Tunizio (ALP) estis oficiale agnoskita antaŭ nur kelkaj monatoj, en oktobro 2017a, malgraŭ multnombraj administraj malfacilaĵoj.
La Rondo de Liberpenso - Kring voor het Vrije Denken nepre kondamnas tiun agreson kaj esprimas sian indignon sekve de tiuj faktoj, asertas sian solidarecon kaj sian subtenon al Hatem Limam kaj al la ALP.

La Rondo de Liberpenso - Kring voor het Vrije Denken (CLP-KVD), en la venontaj tagoj, adresos al la Ambasado de Tunizio en Bruselo, postulon ke unue la sekureco de la tunizaj liberpensuloj estu efektive certigita de la tuniziaj aŭtoritatoj, kaj due ke la vero estu entute konata kaj ke la agresantoj estu konviktitaj antaŭ tribunalo.

La CLP-KVD alvokas ĉiujn demokratajn kaj sekularajn asociojn de Belgio kaj de aliloke, ke ili malaprobu tiun atencon kaj tiel, ke ili postulu la respekton de la demokrataj liberecoj.

Bruselon, la 25an de februaro 2018a

SPIP | skeleto | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0